Interesaj tetabloj de membroj de Grupo 20——Tetablo de Saud-Arabio

(GMT+08:00) 2016-08-05 09:10:39     Redaktoro:Li Lu

Tetablo de Saud-Arabio

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazos en la 4a kaj 5a de septembro de la kuranta jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en Ĉinio. Por bonvenigi la pintkunvenon kaj plifortigi tekulturan interŝanĝon, la Asocio de Hangzhou por Popularigi Te-Markon invitis 20 teaj trinkejojn, entreprenojn kaj instituciojn en la urbo kune okazigi ekspozicion de la 20 desegnitaj tetabloj, kiuj reprezentas respektive la tekulturon de Usono, Francio, Britio, Korea Respubliko, Ĉinio kaj aliaj 14 landoj kaj EU, la membroj de la Grupo 20.

La desegno de tetablo estas grava en la tearta kampo en la lastaj dek jaroj, kaj ĝi spegulas tekulturan enhavon de iuj landoj.

Tetablo de Saud-Arabio

Tetablo de Saud-Arabio

Tetablo de Saud-Arabio estas desegnita de Hung Liwei. Ŝi enmetas elementojn de la Korano, daktilo, dezerto, petrolo en la desegnado de la tetablo surbaze de la ĉeftemo: Oazo en Dezerto.

En Saud-Arabio, homoj ofte sidas surplanke por trinki teon, tio estas ilia tradicio. Homoj ofte trinkas ruĝan teon pro la seka klimato. Ili kutimas trinki ruĝan teon kun sukero kaj manĝi daktilon matene.

Tetablo de Saud-Arabio

La centro de la tetablo estas unuguto da petrolo en verda koloro; verdo estas koloro de la ŝtata flago de Saud-Arabio. Ĉar verdo signifas vivon en la lando, kie dezerto okupas pli ol duonon de la landtero; petrolo estas la plej grava kaj valora riĉaĵo en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin