Novaĵoj (Aŭgusto 15)

(GMT+08:00) 2016-08-15 16:55:20     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de aŭgusto, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos la Pintkunvenon de la Grupo 20; birma ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi vizitos Ĉinion. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde deklaris, ke de la 4a ĝis la 5a de septembro en la urbo Hangzhou de Zhejiang-provinco, orienta Ĉinio, okazos la 11a Pintkunveno de la Grupo 20, kun la ĉeftemo "cele al noviga, pli vigla, interligita kaj inkluziva monda ekonomio". Gvidantoj de membroŝtatoj de la Grupo 20 kaj gasto-landoj kaj estroj de koncernaj internaciaj organizoj laŭinvite partoprenos en la kunveno. Ĉina prezidanto Xi Jinping prezidos la kunvenon. Krome, li partoprenos ankaŭ en la neoficiala kunveno de gvidantoj el BRICS-Landoj (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio kaj Sud-Afriko), kaj aliaj aktivadoj.

De la 3a ĝis la 4a de septembro en la urbo Hangzhou okazos la Komerca Pintkunveno de la Grupo 20. Ĉina prezidanto Xi ĉeestos la inaŭguron kaj faros ĉeftonan prelegon. Partaj gvidantoj de la Grupo 20 kaj gasto-landoj kaj estroj de koncernaj internaciaj organizoj invitite partoprenos en la kunveno.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris lunde, ke birma ŝtata konsilisto Aung San Suu Kyi faros oficialan viziton al Ĉinio de la 17a ĝis la 21a de aŭgusto laŭ la invito de ĉina ĉefministro Li Keqiang.

Tio estas la unua vizito de birma gvidanto al Ĉinio de post la formiĝo de la nova registaro de tiu ĉi sudorient-azia lando en la lasta marto.

Lu diris, ke la vizito havas grandan signifon por la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj en la nova fazo. Ĉinaj gvidantoj renkontiĝos kun ŝi, kaj ili interŝanĝos opiniojn pri duflankaj rilatoj kaj demandoj de komuna intereso. Krom Pekino, Aung San Suu Kyi vizitos ankaŭ aliajn ĉinajn urbojn. Ĉinio kredas, ke la vizito akcelos la strategian komunikadon kaj praktikan kunlaboron inter Ĉinio kaj Birmo kaj amikajn rilatojn inter la popoloj.

Ĉinio akceptos ŝin laŭ etiketo konforma al ŝia rango kiel la dua figuro de Birmo post la prezidento kaj laŭ la ĉina diplomatia ceremoniaro.

En la 13a de julio, srilanka ĉefministro Ranil Wikramasingha komencis 3-tagan viziton al ĉina municipo Chongqing. Wikramasingha diris, ke Chongqing estas grava loko de la Silkvoja Ekonomia Zono, dum la srilanka ĉefurbo Kolombo estas grava havenurbo de la Hindia Oceano. Lia vizito celas unue esplori pri modelo de kunlaboro kun Chongqing, due lerni industrian disvolvadon de Chongqing, kaj trie lerni konstruadon de landinterna haveno de Chongqing.

Wikramasingha diris, "La progreso de Ĉinio en industriiga procezo kaj teknika reformado faris ĝin elstara ekonomio de la mondo." Li diris ankaŭ, ke Srilanko intencas fari Kolombon financa centro por plenigi la mankon en la sudazia regiono inter Dubajo kaj Singapuro. "Nun iuj kompanioj kaj entreprenoj de Ĉinio partoprenas en konstruado de bazaj instalaĵoj de Kolombo. Mi kredas, ke ĉinaj entreprenoj ludos gravan rolon en la estonta disvolva procezo de Srilanko."

La multlandaj trupoj gvidataj de Saud-Arabio dimanĉe neis bombadon al lernejo en Jemeno, asertante, ke la aeratako estis direktita al trejnejo de la grupo Houthi.

Proparolanto de la multlandaj trupoj diris, ke la trejnejo estis uzata de la grupo Houthi por varbi kaj trejni neplenkreskulojn. Unu milita gvidanto de la grupo estis mortigita en la aeratako.

La Infana Fonduso de UN poste konfirmis la aeratakon kaj vokis al ĉiuj partioj de la konflikto en Jemeno observi internacian leĝon kaj eviti damaĝon de civiluloj.

Jemenaj amaskomunikiloj raportis, ke sabate la multlandaj trupoj lanĉis pli ol cent atakojn en nordaj regionoj, inkluzive de la ĉefurbo Sanao.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon dimanĉe publikigis deklaron, alvokante rapidan enketon pri aeratako al lernejo en la jemena norda provinco Sadah.

La deklaro diris, ke estis raportita aeratako al lernejo en la provinco Sadah, kiu mortigis pli ol dek infanojn kaj vundis plurajn. Ban kondamnis la atakon kaj urĝis ĉiujn rilatajn partiojn alpreni necesajn rimedojn por plenforte protekti civilulojn kaj civilajn instalaĵojn.

La internacia helporganizo Senlandlimaj Kuracistoj diris en la socia retejo Twitter, ke la multlandaj trupoj aeratakis lernejon en la provinco Sadah; dek lernantoj estis mortigitaj kaj aliaj 28 vunditaj. Tamen la multlandaj trupoj gvidataj de Saud-Arabio neis bombadon al la lernejo, dirante, ke la atako estis direktita al trejnejo de la grupo Houthi.

Sabate ĝenerala sekretario de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo Saeb Erekat urĝis la internacian komunumon tuj premi Israelon por ke ĝi haltigu konstruadon de judaj setlejoj.

Erekat publikigis deklaron, dirante, ke la konstruado de judaj setlejoj malobservas la internacian leĝon, ĉar Israelo celas per tio proprigi al si palestinan teritorion, preni posedaĵojn de la palestina popolo kaj malhelpi la du-ŝtatan solvon. La deklaro diris, ke li jam leteris al kelklandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj urĝis la internacian komunumon tuj agi por malhelpi la setlejan konstruadon de Israelo.

Erekat diris, ke en julio de la kuranta jaro Israelo rapidigis la paŝojn de la setleja konstruado. Li urĝis la internacian komunumon komenci efektivajn agojn por limigi la konstruadon. Li ankaŭ vokis al internaciaj organizoj kaj kompanioj bojkoti produktojn el la setlejoj.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke dimanĉe proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko postulis, ke Germanio tuj haltigu la planon pri vendo de la aer-teraj misiloj de la tipo Taŭro, asertante, ke la ago rompos la regionan pacon.

Responde al demando de raportisto, la proparolanto diris, ke la aer-teraj misiloj de la tipo Taŭro povas precize bati strategiajn bazojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kaj la vendo de la misiloj al Sud-Koreio plialtigos la streĉitecon de la Korea Duoninsulo kaj stimulos la militan provokon de Sud-Koreio.

La proparolanto avertis, ke se Germanio volas preni sur sin pli grandan respondecon de la internacia scenejo, ĝi devas havi klaran konscion pri la Korea Duoninsulo kaj esti singarda pri rilataj demandoj.

La registaro de la provinco Helmand de suda Afganio publikigis deklaron dimanĉe, ke sabate vespere dum la eliminado, 25 armitaj personoj de Talibano estis pafmortigitaj de la registara armeo.

La deklaro diras, ke la registara armeo faris eliminadon en pluraj regionoj de la provinco. Inter la mortigitaj 25 homoj, estis Mullah Rahmatullah kaj aliaj komandantoj de Talibano.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin