Prezidanto Xi alvokas racian utiligon de sallagaj resursoj

(GMT+08:00) 2016-08-23 14:40:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde iris al la urbo Golmud en la okcidenta ĉina provinco Qinghai por esploro. Li aŭskultis raportojn de lokaj oficialuloj pri disvolvado de cirkula ekonomio kaj ekspluato de sallagaj resursoj. Li emfazis, ke ekspluatado devas iris sub la kondiĉo de protekto de la medio.

Post flugo dum pli ol tri horoj, Xi atingis la urbon Golmud, kiu situas sur la averaĝa marnivelo de 2 800 metroj kaj estas nomata kiel la urbo de sallago. Poste li iris al kajo de la filio de kalia sterko de la sallaga industria kompanio de Qinghai. Tie li aŭskultis raportojn pri disvolvado de cirkula ekonomio kaj ampleksa utiligo de sallagaj resursoj, informiĝis pri produktado, administrado kaj teknika altgradigo kaj surloke rigardis ekstrakton de salo. Li diris, ke sallagaj resursoj estas tre gravaj por la provinco Qinghai. Li instigis la lokan registaron ellabori ĝustan strategion pri ekspluato de resursoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin