Itala tertremo kaŭzis morton de 38 homoj

(GMT+08:00) 2016-08-24 20:43:54     Redaktoro:Xiong Linping

Itala amaskomunikilo raportis, ke la 6-grada tertremo okazinta en la mezo de Italio kaŭzis morton de almenaŭ 38 homoj.

Laŭ la raporto, la plej grave detruitaj lokoj estas Amatrice kaj Accumuli de la provinco Rieti kaj Norcia de la provinco Perugia. Stefano Petrucci, la estro de la urbo Amatrice, intervjuate diris, ke la urbo preskaŭ ruiniĝis en palpebruma daŭro; trafiko kaj elektroprovizado jam rompiĝis; kaj nun ankoraŭ estas loĝantoj, kiuj sin retenas sub ruinoj kaj atendas helpon.

La terskuo okazis je la 3a horo kaj 36 minutoj en la 24a de aŭgusto. La hipocentro profundas je 4,2 kilometroj. Nun en la seisma zono tiam kaj tiam ripetiĝas skuo el la tero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin