Sirio kondamnas translandliman operacon de Turkio kontraŭ IŜ

(GMT+08:00) 2016-08-25 12:35:05     Redaktoro:Yu Rongkang

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede publikigis deklaron, kondamnante tiutagan militan operacon de turkaj trupoj en Sirio.

La deklaro diris, ke tiumatene tankoj kaj armitaj veturiloj de Turkio iris en Sirion kaj lanĉis operacon en la norda landlima urbeto Jarablus sub la ŝirmo de aviadiloj de la internacia alianco gvidata de Usono. La deklaro diris, ke la turka agado estas senhonta atenco al la suvereneco de Sirio.

La deklaro emfazis, ke ia ajn agado kontraŭ teroristoj sur la siria teritorio povas esti lanĉita nur post kunordigo kun la siria registaro.

La turkaj amaskomunikiloj raportis, ke la operaco komenciĝis je la 4a horo merkrede frumatene. La turka artilerio kelkfoje bombardis 63 objektivojn de la Islama Ŝtato en du horoj, kaj trupoj de Turkio kaj la internacia alianco sendis militaviadilojn al aeratako.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin