Ĉinio esperas fruan intertraktadon kun Filipinoj pri mara demando

(GMT+08:00) 2016-08-25 13:26:01     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede, ke Ĉinio esperas komenci intertraktadon kun Filipinoj pri la demando de la Suda Ĉina Maro en frua dato.

Lu diris tion en respondo al la komento de filipina prezidento Rodrigo Duterte, kiu diris, ke la intertraktado okazos eble en la kuranta jaro.

Duterte diris merkrede, ke li ne havas planon proponi diskuton pri arbitracio de la Suda Ĉina Maro en la septembra Orientazia Pintkunveno nek volas paroli pri la disputo kun Ĉinio vidalvide.

Lu diris, ke Ĉinio bonvenigas la rimarkojn de Duterte kaj ĉiam volas labori kun landoj rekte koncernataj, inkluzive de Filipinoj, por solvi ĉiun disputon per paca intertraktado kaj konsiliĝo.

Lu aldonis, ke Ĉinio kaj Filipinoj, kiel amikaj najbaroj, havas la kapablon kaj saĝon solvi la demandon per konsiliĝo kaj renormaligi amikajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin