Tetablo de Meksiko

(GMT+08:00) 2016-09-05 09:24:35     Redaktoro:Li Lu

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazis en la 4a kaj 5a de septembro de la kuranta jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en Ĉinio. Por bonvenigi la pintkunvenon kaj plifortigi tekulturan interŝanĝon, la Asocio de Hangzhou por Popularigi Te-Markon invitis 20 teaj trinkejojn, entreprenojn kaj instituciojn en la urbo kune okazigi ekspozicion de la 20 desegnitaj tetabloj, kiuj reprezentas respektive la tekulturon de Usono, Francio, Britio, Korea Respubliko, Ĉinio kaj aliaj 14 landoj kaj EU, la membroj de la Grupo 20.

La desegno de tetablo estas grava en la tearta kampo en la lastaj dek jaroj, kaj ĝi spegulas tekulturan enhavon de iuj landoj.

Tetablo de Meksiko estas desegnita de la organizo Ru Yuehui, kiu enfandis la fervoron kaj pasion de meksikanoj en la desegnado.

La ĉefkoloroj de la tetablo estas ruĝo, kiu signifas brilan sunon, kaj la blanko, kiu signifas lunbrilon. La du koloroj formas ŝtatflagon de Meksiko. La suno kaj la luno estas reprezentantoj de meksika antikva kulturo, ili ankaŭ estas ĉefroloj de la ĉinaj tradiciaj kaj modernaj poemoj. Ruĝa suno signifas longtempajn kundisvolviĝojn de Ĉinio kaj Meksiko, kaj ankaŭ signifas grandan sukceson de la kunveno Grupo20.

La desegninto elektas brunan teon Jiu Qu Hong Mei, kaj la meksikan faman agavovinon, kaj la diferencaj stiloj kreas tute diferencajn sparkojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin