Tetablo de Kanado

(GMT+08:00) 2016-09-05 09:33:32     Redaktoro:Li Lu

La Pintkunveno de la Grupo 20 okazis en la 4a kaj 5a de septembro de la kuranta jaro en Hangzhou, ĉefurbo de la provinco Zhejiang en Ĉinio. Por bonvenigi la pintkunvenon kaj plifortigi tekulturan interŝanĝon, la Asocio de Hangzhou por Popularigi Te-Markon invitis 20 teaj trinkejojn, entreprenojn kaj instituciojn en la urbo kune okazigi ekspozicion de la 20 desegnitaj tetabloj, kiuj reprezentas respektive la tekulturon de Usono, Francio, Britio, Korea Respubliko, Ĉinio kaj aliaj 14 landoj kaj EU, la membroj de la Grupo 20.

La desegno de tetablo estas grava en la tearta kampo en la lastaj dek jaroj, kaj ĝi spegulas tekulturan enhavon de iuj landoj.

La nomo de la tetablo de Kanado estas "Sonĝo de somermeza vespero", la desegninto uzis la ruĝan teon Asam kaj francan rozon. La foiloj de likvidambaro estas simbolo de Kanado, do ili estis uzata por ludi dekoracian rolon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin