Loĝantoj de plej malriĉa gubernio strebas al feliĉa vivo per poŝtelefono kaj interreta negoco

(GMT+08:00) 2016-09-14 12:55:15     Redaktoro:Xiong Shan

 

Zheng Shengying vendis siajn fruktojn per poŝtelefono

Multaj vilaĝanoj de tiuj du gubernioj perdis sian teron aŭ antaŭan domon pro la konstruado de la Tri Gorĝoj kaj translokiĝis al supra baseno aŭ aliaj vilaĝoj. Antaŭe plejparto de ili ne konis interreton, nek faris negocon per poŝtelefono aŭ komputilo, sed ekde la pasinta jaro, gvidataj kaj subtenataj de koncernaj departementoj, ili glate vendis siajn fruktojn tra la tuta lando per poŝtelefono. 47-jara Zheng Shengying de vilaĝo Xilingxia havas 20 muojn de tero kaj kultivas diversajn fruktojn. Nun ŝi povas vendi siajn fruktojn sen foriro el la hejmo. La veturilo de transporta kompanio regule kolektis ŝiajn varojn por dissendi al aliaj lokoj, kaj la kosto de transporto estas malmultkosta.

1 2 3 4

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin