CLIVAR Malferma Scienca Konferenco "Gvide orientiĝas en la esplorado de klimato kaj oceano"

(GMT+08:00) 2016-09-21 13:48:42     Redaktoro:Mirinda

La 19-an de septembro, solene inaŭguriĝis la CLIVAR Malferma Scienca Konferenco 2016 en Qingdao-a Ŝtata Laboratorio por la Mara Scienco-Teknologio. La konferenco estas la dua, post la lasta okazinta antaŭ 12 jaroj, kaj lande la unua plej pintnivela internacia seminario pri oceano kaj klimato. La Konferenco donos bazajn normalojn kaj orientigon por la esplorado pri la tutgloba klimata ŝanĝiĝo en la estontaj dek jaroj. Partoprenas en la konferenco pli ol 600 specialistoj kaj fakuloj priaj el pli ol 250 unuoj de pli ol 50 landoj kaj regionoj kaj reprezentantoj de UNESKO, la Monda Klimata Organizo, Interregistara Oceanografia Komitato kaj aliaj gravaj internaciaj organizaĵoj.

Profesoro Detlef Stammer, prezidanto de KLIVAR Scienca Komitato faris saluton al la konferenco. Li diris, ke la konferenco estas ne nur simple la dua, sed ankaŭ la celebra ceremonio por la 20-a jariĝo de CLIVAR. Li esprimis la deziron, ke la konferenco sukcesigos estonte ankoraŭ pli multajn internaciajn kunlaborojn. Prezidanto de la Scienca Komitato de la Monda Klimato-Esplora Programo (WCRP) Guy Brasseur laŭdis en sia saluto la pozicion kaj la rolon de la kvar kernaj objektoj de CLIVAR; Vkadimir Ryabinin, vicĝenerala sekretario de la UNESKO-Interregistara Oceanografia Komitato per video sendis sian salutan mesaĝon. Li diris, ke la daŭvipova evoluo de la homaro bezonas sanan oceanon, tamen nun la marsano estas malbona. Estas urĝe savi oceanon. Ĉiflanke CLIVAR faris eminentan kontribuon. Li konvinkiĝas, ke la konferenco progresigos la interŝanĝojn kaj gvide orientigos la junajn sciencistojn en ilia esplorado.

Membro de Ĉina Scienca Akademio, vicprezidanto de Ĉina Ŝtata Natura Fondaĵo Liu Congqiang kaj vicestro de la baza studo de Scienca Minsiterio Guo Zhiwei respektive faris saluton en la konferenco.

Prezidis la inaŭguron akademiano Wu Lixin, direktoro de la Ŝtata Laboratorio por Oceana Teknologio.

Qingdao estas urbo fama pri sia oceana teknologio, amasiĝas en la urbo multaj eminentaj specialistoj pri klimato kaj oceanografio. La programo KLIVAR setlis sian stabon en Qingdao. Kredeblas, ke la konferenco estigos Qingdaon kiel mondan esploran centron pri la ŝanĝiĝo de klimato kaj oceano, kaj ankaŭ progresigos la teknikan kreivon kaj aplikan praktikon de Ĉinio en rilataj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin