Budhisma Akademio de Ĉinio festas sian 60an datrevenon

(GMT+08:00) 2016-09-22 10:43:10     Redaktoro:Xiong Shan

Marde en Pekino, pli ol 500 homoj, inkluzive de budhistaj pastroj de la Budhisma Akademio de Ĉinio, ŝtatoficistoj kaj honoraj gastoj de diversaj rondoj, ĉeestis la celebradon de la 60a datreveno de la fondiĝo de la Budhisma Akademio de Ĉinio.

Wang Zuoan, estro de la Ŝtata Administracio de Religiaj Aferoj, diris, ke la Budhisma Akademio de Ĉinio devas klopodi por plibonigi la kvaliton de la edukado, plenforte disvolvi modernan budhisman edukadon, doni grandan gravecon al daŭrigo de avantaĝoj de la tradicia budhisma edukado, akceli kunligon kaj integriĝon de la moderna kaj tradicia edukadoj de Budhismo kaj formi trajton de la moderna budhisma edukado de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin