Komenciĝis trejnado de volontuloj por 8a Azia Kongreso

(GMT+08:00) 2016-09-23 17:49:42     Redaktoro:Ĝoja

Okazos la 8a Azia Kongreso de la 3a ĝis la 7a de novembro, 2016, en la ĉina suda urbo Quanzhou de la provinco Fujian. Por la kongreso komenciĝis trejnado de volontuloj posttagmeze de la 19a de septembro en la Fremdlingva Akademio sub la Quanzhou-a Normala Universitato, kaj 40 lernantoj akceptas la trejnadon, kiu daŭros ĝis la 31a de oktobro.

La trejnado inkludas lernadon de Esperanto, kleriĝon pri la fremdlanda etiketo kaj praktikon de servado.

Dum la 8a Azia Kongreso okazos KER-ekzameno. (KER: Komuna Eŭropa Referenckadro)

Bonvole aliĝu al la kongreso!

Aliĝu al la kongreso kaj mendu hotelĉambron prefere sendante retmesaĝon al la Loka Kongresa Komitato aŭ tra ĝia retejo.

Loka Kongresa Komitato (LKK)
Retadreso: aziakongreso@163.com
Retejo: http://www.esperantoazia.net/
Poŝta adreso: p/a Ĉina Esperanto-Ligo, P.O. Box 825, Beijing, Ĉinio, CN-100037
Telefono: +86 10 68321808; +86 10 68995937
Fakso: +86 10 68337118

Ĉefaj programeroj (provizoraj)

La 3-a, ĵaŭde, Akceptado en la hotelo ĝis 20:00

14:00–17:00 Prelegoj

19:00–21:00 Interkona Vespero

La 4-a, vendrede,

10:00–11:30 Inaŭguro

14:00–17:00 Kunsido pri E-movado en Azio

14:00–17:00 Eduka programero

19:00–21:00 Nacia Vespero

La 5-a, sabate,

09:00–12:00 E-movado kaj eduka programero

14:00–17:00 Promenado en Quanzhou

19:00–21:00 Internacia Vespero

La 6-a, dimanĉe,

09:00–11:30 Vizito al Quanzhou-muzeo

14:30–15:30 Fermo

*Paralele okazos ankaŭ la 10-a jarkunveno de IKEF-Ĉinio (komercistoj).

*Kelktaga postkongresa ekskurso planata.

Kotizo

60 eŭroj por A-landoj, 30 eŭroj por B-landoj/junulo malpli-ol-30jara/kunulo/handikapulo.

A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.
B: Iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio, Korea Resp.), Afriko kaj Latina Ameriko.

Loĝ-kostoj

100 eŭroj por persono (25 eŭroj/nokto/lito*4 noktoj). 4 tranoktoj kaj matenmanĝoj inkluzivitaj. 1 eŭro estas ĉ. 7.50 RMB.

Rimarkoj

La limdato por la pago de la kongresa kotizo kaj hotelmendo estas la 10-a de oktobro 2016. Eblas aliĝi al la kongreso pli poste aŭ eĉ surloke, sed tiakaze vi devas mem zorgi tranoktejon.

■ La pagita aliĝkotizo ne estos redonita eĉ se vi efektive ne ĉeestos la kongreson.

■ Se vi estas handikapulo aŭ havas speciala(j)n kondiĉo(j)n, anoncu tion al LKK.

■ Kongresano mem zorgu pri la akiro de enir-vizo al Ĉinio kaj asekuro por eksterlanda vojaĝo.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin