Novaĵoj (Septembro 26)

(GMT+08:00) 2016-09-26 16:27:55     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de septembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ekfunkcias monde plej granda radioteleskopo en Ĉinio; spaclaboratorio Tiangong-2 atendas kuplon kun kosmoŝipo Shenzhou-11. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulan leteron al sciencistoj, inĝenieroj kaj konstruistoj, kiam la monde plej granda radioteleskopo estis oficiale metita al uzo en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou.

La inaŭgura ceremonio estis okazigita en la gubernio Pingtang de la provinco Guizhou, por la sfera teleskopo kun kvincent-metra aperturo.

Xi diris, ke la teleskopo, nomata ankaŭ la "okulo de ĉielo," estas la monde plej granda kaj plej sentema radioteleskopo, kaj Ĉinio posedas la intelektan proprieton por ĝi. La finkonstruiĝo de la teleskopo estas signifoplena por atingi gravajn trarompojn en scienca fronto kaj rapidigi novig-akcelan kreskon de Ĉinio. Astronomio estas ŝlosilo por antaŭenpuŝi sciencan progreson kaj novigon.

Xi vokis al sciencistoj, inĝenieroj kaj konstruistoj bone administri la teleskopon kaj deziris al ili fruktodonan esploron. Li diris, ke li esperas, ke ili faros novan kaj pli grandan kontribuon por konstrui Ĉinion en kreeman landon kaj tutmondan sciencan potencon.

Dimanĉe pekina aerspaca rega centro sukcese faris du orbitajn regojn kaj reguligis spaclaboratorion Tiangong-2 en orbiton je 393 kilometroj al la tero por kuplo.

Laŭ konigo, antaŭ pafado de la pilotata kosmoŝipo Shenzhou-11, la spaclaboratorio Tiangong-2 devas pasigi kvar ŝlosilajn etapojn, kaj la lasta estas kuplo. La ekzameno montras, ke la spaclaboratorio Tiangong-2 normale funkcias kaj estas preta por la kuplo.

Laŭ konigo, la spaclaboratorio Tiangong-2 kaj la pilotata kosmoŝipo Shenzhou-11 unuafoje imitos la kuplan formon de estonta spacostacio, nome la pilotata kosmoŝipo sekvos la spurojn de la spacostacio per sia propra motoro.

Dimanĉe en Urumĉio, la ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, fermiĝis la 5a Ĉina-Eŭrazia Ekspozicio. Estis la unua fojo, ke Ĉinio okazigis la ekspozicion, post kiam la ĉina registaro difinis la aŭtonoman regionon kiel la kernon de la Silkvoja Ekonomia Zono. La ekspozicio akiris multajn fruktojn en antaŭenigo de pintnivela diplomatio kun eŭraziaj landoj, akcelo de konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj fortigo de ekonomia kunlaboro inter Xinjiang kaj najbaraj landoj.

Estro pri informado de la Komunista Partio de Ĉinio alvokis fortigon de interŝanĝoj en efektivigo de la iniciato de Zono kaj Vojo lunde en seminario en Xi'an, la ĉefurbo de la ĉina nordokcidenta provinco Shaanxi.

Liu Qibao, estro de la departemento pri informado sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn en la Internacia Seminario pri la Iniciato de Zono kaj Vojo.

Liu diris, ke la iniciato akiris gravan progreson en la lastaj tri jaroj kaj pli da atingoj ol atendite. Li diris, ke landoj laŭ la itinero devas montri reciprokan respekton kaj konfidon kaj kunlabori por konstrui verdan, sanan, intelektan kaj pacan Silkan Vojon.

Li akcentis, ke estas tre grave fokusiĝi samtempe al ekonomia kunlaboro kaj homaj interŝanĝoj en antaŭenigo de la iniciato. Li emfazis la gravecon de kunekzisto de diversaj kulturoj kaj la reciproka kompreno inter popoloj.

Dimanĉe antaŭtagmeze, la Sekureca Konsilio de UN okazigis urĝan kunvenon kaj diskutis pri eskaladiĝo de bataloj en siria norda urbo Aleppo kaj koncernaj demandoj.

La urĝa kunveno okazis je la 11a horo en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko. Speciala sendito de ĝenerala sekretario de UN pri la siria demando Staffan de Mistura konigis eskaladiĝon de milita konflikto en Aleppo kaj diris, ke la eskaladiĝo kaŭzis malfavoran influon al humanitara helpo de UN kaj vivo de lokaj loĝantoj.

Sabate ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon publikigis deklaron pere de sia proparolanto, esprimante konsterniĝon pri la situacio en Aleppo kaj opiniante, ke Aleppo frontas al la plej longedaŭra kaj kompakta bombado post eksplodo de siria konflikto.

Aleppo iam estis la ekonomia centro kaj la plej granda urbo de Sirio. Lastatempe la siria registara armeo okupis superecon en batalo kaj fortigis atakon al la regiono regata de kontraŭregistara milita forto.

Altranga ĉina diplomato dimanĉe esprimis sian profundan maltrankvilon pri la lastatempa milita eskalado en iuj regionoj en Sirio kaj vokis al la internacia komunumo pli multe klopodi por helpi ĉiujn partiojn de Sirio en iliaj penoj por politika solvado de la siria konflikto.

Liu Jieyi, la ĉina konstanta reprezentanto al Unuiĝintaj Nacioj, faris la deklaron, kiam li parolis en la urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio de UN pri la nuna situacio en Sirio, kiu estis okazigita laŭ la peto de Usono, Britio kaj Francio post la novaj bataloj en la norda urbo Aleppo.

Liu diris, ke la konflikto en gravaj regionoj de Sirio ĵus eskaladiĝis kaj kaŭzis pezajn civilajn perdojn, kaj humanitara aŭtovico de UN estis atakita. Li diris, ke Ĉinio esprimas sian profundan maltrankvilon pri la grava situacio sur la tero. La siria registara armeo estis trafita de aeratakoj kaj suferis severajn perdojn, kaj Ĉinio esprimas bedaŭron pri tio. Ĉinio esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj plibonigos sian kunordigon kaj malebligos denovan aperon de similaj okazaĵoj.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon dimanĉe instigis gvidantojn de la greka kaj turka komunumoj en Kipro atingi ĝeneralan solvon por reunuigi la splititan landon en tiu ĉi jaro.

Post renkontiĝo kun turkdevena kipra gvidanto Mustafa Akyncy kaj grekdevena kipra gvidanto Nicos Anastasiades, Ban diris, ke li laŭdas ambaŭ gvidantojn pro iliaj klopodoj kaj la progreso atingita en la iranta intertraktado por atingo de solvo.

En la komenco de tiu ĉi monato, ambaŭ gvidantoj anoncis, ke ili decidis atingi solvon malgraŭ diferencoj pri gravaj demandoj, kaj petis la ĝeneralan sekretarion pliigi personan partoprenon en la procezo.

Ban diris, "Mi volas apogi ilin en iu ajn tempo, kiam ili postulos, inkluzive en internaciaj dimensioj de la demando." Li aldonis, "UN kaj mi faros nian plejeblon por antaŭenigi sukcesan rezulton."

Kipro estis dividita ekde 1974, kiam la turka armeo intervenis kaj regis la nordan parton de la insulo post puĉo de grekaj oficiroj.

Dimanĉe ŝijaisma fiksloĝejo en Bagdado, ĉefurbo de Irako, estis trafita de suicida eksplodigo. Almenaŭ 7 homoj mortis kaj 28 vundiĝis. La Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako.

La Islama Ŝtato diris, ke la atako celas la organizon Badr de ŝijaismaj militantoj. La organizo Badr, kiu elstariĝis en la Iraka Milito en 2003, havas intimajn rilatojn kun Irano kaj ludas gravan rolon en bato kontraŭ la Islama Ŝtato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin