Novaĵoj (Septembro 27)

(GMT+08:00) 2016-09-27 16:25:52     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 27-a de septembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Vi informiĝos pri tio, ke ĉefministro Li Keqiang vizitis kuban revolucian gvidanton Fidel Castro; EU lanĉis plej grandan projekton pri helpo al siriaj rifuĝintoj en Turkio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe posttagmeze en Havano, ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis kuban revolucian gvidanton Fidel Castro. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la dulandaj rilatoj, monda paco, regionaj varmaj demandoj, nutraĵa sekureco kaj aliaj kune zorgataj temoj kaj longtempe interparolis. Cheng Hong, edzino de Li ĉeestis la intervidiĝon.

Li transdonis intiman saluton kaj bondezirojn de prezidanto Xi Jinping, ĉinaj gvidantoj kaj popolo kaj gratulis 90an naskiĝtagon de Fidel Castro. Li diris, ke dum ŝtata vizito al Kubo, prezidanto Xi intime kaj profunde interparolis kun Fidel Castro. Ni tre zorgas pri tradicia amikeco kun Kubo kaj volas solidigi politikan reciprokan konfidon, vastigi kunlaboran spacon kaj multigi amikecon inter la du popoloj.

Fidel Castro diris, ke Kubo kaj Ĉinio havas profundan amikecon. Post 50 jaroj de post establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Ĉinio havis grandegajn ŝanĝiĝojn. Li ĝojas vidi atingojn de Ĉinio kaj admiras diligentecon kaj persistemon de la ĉina popolo. Kubo volas kune kun Ĉinio protekti la mondan pacon kaj fortigi kunlaboron kaj interŝanĝon.

Fidel Castro diris, ke Kubo alte atentas agrikulturan produktadon kaj havas evoluintan produktadon de kanosukero. Kubo plie lernas el aliaj landoj progresintajn agrikulturajn teknikojn kaj evoluigas pluajn kunlaborojn. Kubo esperas fortigi interŝanĝojn kun Ĉinio en agrikultura modernigo kaj realigi kungajnon.

Post la intervidiĝo, Fidel Castro aparte akompanis la geedzojn de Li al plantejo.

De la 24a ĝis la 26a de septembro ĉina ĉefministro Li Keqiang vizitis Kubon. Tio estas la unua oficiala vizito de ĉina ĉefministro al tiu lando en 56 jaroj post starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La internacia komunumo opiniis, ke la vizito profundigos tradician amikecon inter la du landoj, fortigos duflankan pragmatan kunlaboron kaj plialtigos la nivelon de ĉina-latinamerikaj rilatoj kaj la sud-suda kunlaboro.

La retejo de Kuba Debato citis rimarkojn de kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdlanda investo Rodrigo Malmierca Diaz, dirante, ke kunlaboraj interkonsentoj nove atingitaj de la dulandaj registaroj ampleksas telekomunikon, turismon, medicinon kaj bioteknikon kaj reflektas akran vidon de mez- kaj long-perioda strategio de la du flankoj. La ĝisdatigo de la kuba ekonomia modelo alportas favorajn kondiĉojn al entreprenoj de la du landoj en diversaj kampoj.

La retejo de la kuba oficiala ĵurnalo Granma komentis, ke la vizito de ĉina ĉefministro celas fortigi la tradician amikecon kaj pluan kunlaboron inter la du landoj. Kubo klopodas malfermi sin al la internacia merkato por altiri fremdlandajn investojn, helpe de la kapablo de Ĉinio, la azia giganto.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio bonvenigas la decidon de Hindio, ke ĝi ratifos la Parizan Interkonsenton pri Klimatŝanĝiĝo en la 2a de oktobro.

Geng diris, ke klimatŝanĝiĝo estas komuna defio de la homaro; neniu lando povas sin teni for de la demando, kaj necesas kunlaboro de la internacia komunumo por trakti la defion. Ĉinio bonvenigas la decidon de Hindio, kiu estas ankoraŭ ŝlosila movforto por validigo de la interkonsento. Geng aldonis, ke Ĉinio volas labori plu kun ĉiuj partioj, inkluzive de Hindio por antaŭenigi efikan efektivigon de la interkonsento kaj akceli verdan, malaltkarbonan kaj daŭripovan disvolvadon.

Lunde en Ankaro turka ministro pri aferoj de la Eŭropa Unio Omer Celik kaj eŭropa komisionano pri humanitara agado kaj traktado de krizoj Christos Stylianides okazigis komunan gazetaran konferencon. La Eŭropa Unio anoncis komenci la projekton pri monhelpo de tri miliardoj da eŭroj al rifuĝintoj en Turkio.

La Eŭropa Unio injektos tri miliardojn da eŭroj en la programon de Urĝa Soci-Sekureca Reto. La sumo por la unua periodo kalkuliĝas al 348 milionoj da eŭroj por helpi ĉirkaŭ milionon da siriaj rifuĝintoj en Turkio, kaj poste la helpo kovros ĉiujn rifuĝintojn en la lando.

La Eŭropa Unio disdonos monon al rifuĝintoj en Turkio per karto de la Turka Ruĝa Krescento por pagoj de nutraĵoj, trafiko, ĉiutagaj necesaĵoj kaj eduko de infanoj.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke en Turkio estas proksimume tri milionoj da rifuĝintoj, kaj ili aldonas al la turka registaro financan premon kaj socialan ŝarĝon.

La 71a sesio de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj lunde finis la jaran altnivelan debaton post diskutoj rilate al vastaj temoj pri klimatŝanĝiĝo, rifuĝintoj, elmigrintoj, paco kaj disvolvado.

Dum la lasta semajno, pli ol 140 mondaj gvidantoj kaj reprezentantoj faris paroladojn en la Ĝenerala Asembleo sub la temo "La Celoj de Daŭripova Disvolvado: Universala Klopodo por Transformado de Nia Mondo".

Merkrede, 31 landoj, inkluzive de Brazilo, Argentino, Meksiko kaj Tajlando deponis sian ratifon de la Pariza Interkonsento ĉe ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon.

Krome, pintkunveno okazigita en la lasta lundo en la sidejo de UN adoptis deklaron pri rifuĝintoj kaj elmigrintoj, promesante starigon de ampleksa kadro de reago al la demando pri rifuĝintoj.

Lunde en ĉemara urbo Cartagena la kolombia registaro oficiale subskribis pacan interkonsenton kun Revolucia Armita Forto de Kolombio, kio simbolas finon de duonjarcenta armita konflikto inter la du flankoj.

Je la 5a horo kaj duono posttagmeze, kolombia prezidento Manuel Santos kaj gvidanto de Revolucia Armita Forto de Kolombio Rodriguez Londono oficiale subskribis la pacan interkonsenton.

Santos diris, ke "Ne milito plu" estas voko kaj decido de Kolombio. Rodriguez Londono petis pardonon de viktimoj de la konflikto antaŭ la publiko, kaj tio vekis aplaŭdon. Estas la unua fojo, ke reprezentanto de la Revolucia Armita Forto de Kolombio publike petis pardonon de viktimoj en la konflikto.

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, prezidanto de la kuba Ŝtata Konsilio Raul Castro kaj gvidantoj de aliaj latinamerikaj landoj ĉeestis la subskriban ceremonion. Ban esprimis gratulon pro la oficiala subskribo de la paca interkonsento.

Preskaŭ 2 500 homoj, inkluzive de reprezentantoj de internaciaj organizoj, diversaj rondoj kaj viktimoj de la konflikto ĉeestis la ceremonion.

Kolombio okazigos plebisciton en la 2a de oktobro por decidi laŭleĝecon de la paca interkonsento. Post aprobo de la interkonsento, oficiale komenciĝos paca periodo de Kolombio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin