Zhang Dejiang kaj Yu Zhengsheng respektive intervidiĝis kun belorusa prezidento

(GMT+08:00) 2016-09-29 20:23:21     Redaktoro:Xiong Linping

La prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, Zhang Dejiang, kaj la prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Yu Zhengsheng, en la Granda Popola Halo respektive intervidiĝis kun la belorusa prezidento Alexandr Lukashenko.

Zhang Dejiang diris, ke en la lastaj jaroj la ĉina-belorusaj rilatoj evoluas stabile, kaj la dulanda politikorilato ĉiam pli fortiĝas, kaj ke la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso volas kune kun la Belorusa Nacia Parlamento profundigi interkomunikadon kaj kunlaboron, subteni unu la alian ĉe kernaj interesoj kaj gravaj problemoj, disvolvi kunlaboron en diversaj kampoj, kaj fari novan kontribuon al la ĉina-belorusa strategia partnereco.

Yu Zhengsheng indikis, ke la Ĉina Popola Politka Interkonsiliĝa Konferenco volas kune kun la Belorusa Nacia Parlamento profundigi interkomunikadon kaj kunlaboron, lerni unu de la alia, pliigi komprenon kaj grandigi komunan koncepton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin