Okazis ceremonio por celebri 2567-datrevenon de Konfuceo

(GMT+08:00) 2016-09-30 18:02:44     Redaktoro:Ĝoja

Marde matene okazis ceremonio por celebri 2567-datrevenon de Konfuceo en Qufu-urbo de la ĉina provinco Shandong.

Kun solena muziko el tamburoj kaj sonoriloj, antaŭ palaco centoj da personoj faris profundan riverencon por esprimi respekton al Konfuceo, la ĉina antikva granda filozofo, edukisto kaj kreinto de Konfuceanismo.

Aparte, oni prezentis teon specialan por la sanktulo. La teo farita de malnova te-arbo en Yunnan-provinco kaj per la teknologio de Pu'er-teo. Intervjuate, sinjoro Wu Shihai, posedanto de la kompanio, kiu produktis tiun ĉi teon, diris, ke kiam li vizitis muzeon de Konfuceo maje, tiam li tuj havis la ideon produkti apartan teon por rememorigi homojn pri Konfuceo.


Teo celebranta la 2567-datrevenon de Konfuceo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin