Novaĵoj (Septembro 30)

(GMT+08:00) 2016-09-30 16:06:19     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 30-a de septembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio okazigis ceremonion por memori popolajn heroojn; Xi Jinping interparolis kun Alexandr Lukashenko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 30a de septembro estas la Tago de Martiroj, kaj ĉijare estas 80a datreveno de sukceso de Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo. Antaŭtagmeze de tiu tago sur la placo de Tian'anmen de Pekino, Ĉinio okazigis solenan ceremonion de ofero de florkorboj al popolaj herooj. Kompartiaj kaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli, ĉeestis la ceremonion kune kun reprezentantoj de diversaj rondoj de Pekino.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interparolis kun belorusia prezidento Alexandr Lukashenko en la Granda Popola Halo en Pekino kaj la du ŝtatestroj konsentis starigi plenampleksan strategian partnerecon kun reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Belorusio estas bonaj amikoj kaj sinceraj partneroj, ligiteco de la du landoj en interŝanĝo kaj kunlaboro estas pli strikta ol la antaŭaj, kaj la dupartiaj rilatoj altiĝas al la nova nivelo. Li diris, ke Ĉinio volas kune kun Belorusio konservi la bonan tendencon de disvolvado de la dulandaj rilatoj, kapti bonŝancon alportitan de la iniciato de "unu zono kaj unu vojo", aldoni novan movforton al la disvolvado de la dulandaj rilatoj kaj pli bone feliĉigi la du popolojn.

Lukashenko diris, ke Belorusio ĉiam estas fidinda partnero kaj amiko de Ĉinio, kiel plenampleksaj partneroj, la du landoj ĝuas vastajn komunajn interesojn kaj kunlaborajn kampojn. Li asertis, ke Belurusio subtenas la iniciaton pri "unu zono kaj unu vojo" kaj volas kunligi sian evoluigan strategion kun la iniciato.

La ŝtatestroj kune subskribis Komunan Deklaracion inter Ĉinio kaj Belorusio pri Starigo de Plenampleksa Strategia Partnereco kun Reciproka Respekto kaj Kungajna Kunlaboro.

Ĵaŭde en Londono, Ĉinio, Britio kaj Francio subskribis finan interkonsenton pri nuklea centralo de Hinkley Point C. Tio simbolas, ke avangarda programo de "ora epoko" de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio estis esence starigita kaj la nova tekniko de Ĉinio pri nuklea elektropovo espereble ellandiĝos.

Tiutage Ĉina Ĝenerala Nuklepova Grupo kaj Franca Elektropova Grupo oficiale subskribis aron da kunlaboraj interkonsentoj pri nuklea centralo de Britio. La programo de la nuklea centralo de Hinkley Point C jam plenumis ĉiujn necesajn aprobojn kaj komercan proceduron.

La programo de Hinkley Point C troviĝas en Somerset de Britio kaj estis investita kaj konstruita kune de komunumo de Ĉinio kaj Franca Elektropova Grupo. Laŭ la interkonsento, la dezajno de programo kaj ĉeloka konstruado tuj startos kaj la konstruado de nuklea insulo komenciĝos en la mezo de 2019. En 2025 la unua generatorgrupo funkcios kaj liveros fideblan malaltkarbonan elektropovon al ses milionoj da uzantoj de Britio.

Lastatempe direktoro de Internacia Mona Fonduso Christine Lagarde diris, ke kvankam mildiĝas la monda ekonomia kresko, tamen estas optimisma la perspektivo de evoluantaj ekonomiaj komunumoj, kaj ili estas ĉefaj kontribuantoj de monda ekonomia kresko. Ĉinio estas tipa reprezentanto inter ili.

Merkrete Lagarde ĉeestis eventon de Usona Nordokcidenta Universitato. Ŝi diris, ke en la lastaj jaroj, malfortiĝis tutmonda ekonomia kresko, kvankam Usono la unua reprosperiĝis inter evoluintaj ekonomiaj komunumoj, tamen ĝi vizaĝas al iuj recidivoj. En la kuranta jaro la Internacia Mona Fonduso kelkfoje malaltigis prekalkulon de usona ekonomia kresko.

Ŝi akcentis, ke evoluantaj ekonomiaj komunumoj, precipe Ĉinio, estas ĉefaj kontribuantoj de monda ekonomia kresko. Ŝi diris, ke Ĉinio tenas relative altan ekonomian kreskon en akordigo de ekonomia strukturo.

Ĵaŭde la saud-arabia Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, en kiu oni avertas, ke, se la usona Kongreso altrude pasigus leĝprojekton, per kiu la supervivantoj de la atencoj de la 11a de septembro kaj la familianoj de tiuj viktimoj povu procesi kontraŭ la saud-arabia registaro, la agado do portos gravan kaj danĝeran rezulton al diversaj landoj en la mondo, eĉ al Usono mem.

La deklaro montras, ke la principo pri suverena imuneco regis interŝtatan rilaton jam dum kelkaj centoj da jaroj, sed la usona Kongreso renversis tiun ĉi principon, spite al la kontraŭstaro de la usona registaro kun reprezentanto kiel prezidento Obama, tio "ege zorgigos" tiujn landojn, kiuj gardas la principon.

La deklaro diras, ke Saud-Arabio esperas, ke la usona Kongreso nepre alprenos necesajn rimedojn por eviti, ke tiu leĝprojekto konduku al la interŝtata rilato gravan kaj danĝeran rezulton.

Post la teroristaj atencoj de la 11a de septembro iuj el familianoj de la viktimoj insistis, ke la organizaĵo "Al-Qaeda" ricevis monrimedojn el Saud-Arabio, kaj tial la saud-arabia registaro devas porti respondecon pri la atako. Kaj cetere, inter 19 homoj, kiuj partoprenis en la rabokaptado de aviadiloj por fari atakon, 15 estis, onidire, saudarabianoj.

Ĵaŭde la rusaj ministerioj pri eksterlandaj aferoj kaj pri defendo donis severan rebaton al tiuj vortoj de John Kirby, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, - tiuj vortoj estas "Rusio eble estos atakita de siriaj ekstremistoj". Ili opiniis, ke tio estas sugesto al teroristoj, ke ili faru minacon al Rusio.

Laŭ raporto de rusa amaskomunikilo, en la 29a de septembro John Kirby, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris al raportistoj, ke, se la siria interna milito daŭrus, tiam ekstremismaj organizaĵoj en la teritorio de Sirio pligrandigos siajn agojn, kaj eble atakos rusajn urbojn, aviadilojn kaj aliajn celobjektojn koncernajn al la rusaj interesoj, kaj fine Rusio revenigos kun si kadavrojn de rusaj soldatoj garnizonantaj en Sirio.

Al tio la rusa eksterafera vicministro, Sergei Ryabkov, respondis, ke Rusio aŭdis "minacon" kaj "ultimaton" el la eldiro de John Kirby, kaj tio montras, ke Usono ne estas preta plenumi la interkonsenton pri la siria problemo, antaŭe atingitan de Rusio kaj Usono, kaj Usono estas faranta "inviton" al teroristoj per la vortoj de John Kirby.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin