ILEI lanĉis Internacian Pedagogian Film-Festivalon (IPEFF)

(GMT+08:00) 2016-10-03 10:23:55     Redaktoro:Ĝoja

Internacia Pedagogia Film-Festivalo de ILEI (IPEFF) trovas sian lokon en la JARO DE LA LERNANTO, lanĉita de UEA kaj ILEI en julio 2016.

Celoj

Kolekti filmetojn pri la lingvo; tiuj filmetoj estos utilaj lerniloj. Allogi junulojn al kreado kaj pripensado pri transdono de scioj.

Du kategorioj

Kategorio "lingvo"

Maksimuma daŭro: unu minuto

Kategorio "interkultura harmonio"

Maksimuma daŭro: tri minutoj

Ekzemploj

En la kategorio "lingvo" oni povus prezenti jenon: ĉevalo, ĉevalino, ĉevalido, ĉevalejo; poste hundo, hundino, hundido, hundejo, ktp. Oni povus prezenti jenon, kun kalendaro: mi trinkis, mi trinkas, mi trinkos…

En la kategorio "interkultura harmonio" oni povus rakonti kortuŝan epizodon inter blankula infano helpata de nigrula persono, aŭ ian renkontiĝon inter diversetnaj personoj….

Tempoplano

Partopreno

- Rajtas partopreni ĉiuj!

Profesiaj kaj amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, fotistoj, ĵurnalistoj kaj kreemaj homoj el la tuta mondo. Ne nur esperantistoj, sed ankaŭ ne-esperantistoj!

-La aliĝo al la konkurso estas senpaga.

- Limdato por sendi filmojn estas la 30a de aprilo 2017.

- La filmo estu en la formato MPG-4, MP4 .

- La filmo ne devas havi pli ol 100 MB.

-Estas permesitaj desegnaj, muzikaj, dokumentaj, teatraj filmoj kaj aliaj.

-Uzeblas iu ajn aparato por filmado, ekz. poŝtelefono, filmkamerao kaj similaj.

- La filmo estu en Esperanto (ne-esperantistoj trovos helpon ĉe la Reto, ĉe vortaroj, ĉe esperantistoj)

- Ĉiu partoprenanto rajtas sendi pli ol unu konkursaĵon; ĉiu persono rajtas prezenti po du filmetojn en ĉiu kategorio, do entute maksimume 4 filmetojn.

- Ĉiu partoprenanto rajtas gajni unu premion maksimume

Plenigu la aliĝilon (sube), subskribu nomon kaj daton fine de la linio "

Rajtigilo" kaj sendu 3 aferojn al ILEI:

1. Ali.ilo

2. filmeto en Esperanto

3. foto de la aŭtoro, aŭtorino

Ili estu senditaj per interreta servilo, kiel Dropbox, Google Drive, OneDrive, Bitcasa, SkyDrive a. iu simila

- La partopreno en la konkurso signifas komprenon kaj akcepton de ĉiuj punktoj de ĉi tiu regularo.

- Demandoj rilataj al la konkurso, estu senditaj al la prezidanto de ILEI Mireille Grosjean

A) retadreso mirejo.mireille@gmail.com

B) telefono +41 79 69 709 66

C) adreso Grand-Rue 9, CH-2416 Les Brenets

Rajtigo

- La kopirajto pri la muziko por publika uzo devas esti certigita.

- La personoj en la filmo permesis ĝian uzon por publika prezento.

- La filmfaranto garantias, ke li/ŝi havas ĉiujn necesajn permesojn kaj rajtojn kaj ke neniu rajto de aliaj personoj estas lezita.

- Post la konkurso la filmoj estos libere prezenteblaj por ĉiuj sub la "Creative-Commons-Licence (CC-BY)".

Internacia ĵurio konsistas el

1. Nelida Weidmann (eo) profesia filmistino (Centra Ameriko - Eŭropo) konsentas kunlabori

2. Ana-Vanessa Lucena, profesia filmistino (Suda Ameriko - Eŭropo) konsentas kunlabori

3. Waro Hueh, profesia filmistino (Azio) konsentas kunlabori

4. Nepo Nguyen, (eo) (Azio) (TEJO) konsentas kunlabori

5. Rogener Pavinski (eo) (Suda Ameriko) konsentas kunlabori

6. Fabio Montejro (eo) (Suda Ameriko) konsentas kunlabori

7. Mireille Grosjean (eo) (Eŭropo) konsentas kunlabori

La kriterioj por juĝi la filmetojn jenas:

. Ĝusta lingvouzo

. Bona prononco

. Amuza malteda enhavo

. Trafa enhavo, atingo de la celo

. Kadroj, bildoj, ritmo de la filmeto

. Originaleco

Por ĉiu kriterio ĵuriano rajtos doni maksimume 5 poentojn.

Jura traktado de la rezulto ne eblas.

Premioj

Unua premio en ĉiu kategorio: 200 EŬR

Dua premio en ĉiu kategorio: 100 EŬR

La premioj estos rabato okaze de partopreno en internacia kongreso kiel IJK, UK, ILEI-Kongreso k.s.

Okaze de la 50-a Kongreso de ILEI en Busano 15-an ĝIs 22-a de julio 2017 la partoprenantoj de tiu evento spektos la filmojn kaj decidos pri Premio de la Publiko.Ĝi konsistos el DIPLOMO.

Anonco de la rezulto de la konkurso okazos en Busano okaze de la 50-a ILEI-Kongreso.

Informoj pri la IPEFF estas en la retejo de ILEI www.ilei.info kaj Facebook paĝoj de ILEI.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin