Ĉinio lanĉos pilotatan kosmoŝipon Shenzhou-11

(GMT+08:00) 2016-10-16 13:58:56     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina programo de kunhoma spacoflugo anoncis dimanĉe, ke la pilotata kosmoŝipo Shenzhou-11 estos lanĉita lunde matene je la 7a horo kaj 30 minutoj laŭ pekino tempo.

"La kosmoŝipo portos du virajn astronaŭtojn Jing Haipeng kaj Chen Dong en la spacon," diris Wu Ping, vicdirektoro de la oficejo de la pilotata spaciala inĝenierio de Ĉinio, en gazetara konferenco en la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro. Wu diris, ke la spacoflugo estos efektivigita per la portoraketo Changzheng-2F. Ŝi aldonis, ke la kosmoŝipo kupliĝos kun enorbita spacolaboratorio Tiangong-2 en du tagoj, kaj la astronaŭtoj restos en la spacolaboratorio dum 30 tagoj.

Poste la kosmoŝipo Shenzhou-11 apartiĝos de Tiangong-2 kaj revenos al la Tero en unu tago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin