Kvinpunda bileto valoras pli ol sesdek kvin mil pundojn

(GMT+08:00) 2016-10-23 17:05:41     Redaktoro:Xiong Linping

La 12an de oktobro la brita ĵurnalo Daily Mail raportis, ke la brita vendanto Gareth Wright en la 3a de oktobro metis unu apartan kvinpundan bileton en la retejon eBay por ĝin aŭkcii; nun la aŭkcia prezo jam estas super sesdek kvin mil pundoj. Tiu ĉi monbileto, nur sole pro sia orda numero "AK47", vekis frenezan konkuradon pri la prezo; kaj nun restas nur unu tago ĝis la fina limdato de prezkonkurado.

Wright loĝas en la urbo Twickenham en sudoriento de Britio. Li asertis, ke kontraŭ unu dekpunda bileto li ŝanĝis du kvinpundajn monbiletojn ĉe aŭtomata kasejo. Li foruzis unu el la monbiletoj, kaj poste rimarkis, ke sur la alia aperas la orda numero "AK47" – pro tio li decidis teni ĝin ĉe si, imagante, ke li eble ricevos por ĝi kelkajn centojn da pundoj en la reto.

Tamen, post kiam Wright prezentis la papereton en la retejo eBay por aŭkcie ĝin vendi, lia poŝtelefono travibris la tutan nokton. Kiam la prezo subite kreskis de mil pundoj al ses mil, kaj fine de dek mil pundoj al sesdek mil, Wright eĉ timis, ĉu li mem fariĝis celobjekto de ŝercofarantoj.

Sed la retejo eBay insistas pri sia aŭkciado. Ĝia proparolanto diris: "Ni ne intervenu en la aŭkciadon, ni rolas kiel eble plej efike nur en kontrolado al la vendprocezo de vendanto."

Ekde septembro post la emisio, la plasta versio de la kvinpundaj biletoj jam fariĝas objekto de kolektistoj en la tuta Britio, precipe tiuj bankbiletoj, kies ordnumeroj prezentiĝas "grandaj" en la unuafoja presado. Ekzemple, tiuj kun la vicaj numeroj AA01 kaj 000001 estis donacitaj al la reĝino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin