Somaliaj piratoj liberigis 26 ostaĝojn retenitajn ekde 2012

(GMT+08:00) 2016-10-24 12:30:06     Redaktoro:Yu Rongkang

Organizo partopreninta en mediaciaj penadoj diris, ke somaliaj piratoj sabate liberigis 26 homojn, kiuj estis retenitaj ostaĝoj dum preskaŭ kvin jaroj.

La fiŝkaptŝipo Naham 3 kun omana plago estis forrabita sude de Sejŝeloj en marto de 2012. Inter la 29 ŝipanoj, unu malfeliĉe mortis dum la kidnapo, kaj du aliaj mortis pro malsano dum sia kaptiteco. La ceteraj 26 ŝipanoj pasigis plejparton da tempo dum la kaptiteco sur la tero en Somalio. La ostaĝoj estas ĉiuj viroj kaj venas el Ĉinio, Filipinoj, Kamboĝo, Indonezio kaj Vjetnamio. Ili pasigis kvar jarojn kaj duonon en malbonaj kondiĉoj for de siaj familioj.

Ĉinio dimanĉe konfirmis la liberiĝon de la ostaĝoj. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke la 29 forkaptitaj ŝipanoj inkluzivis 12 ĉinajn civitanojn, kaj dek venis el la ĉina ĉeftero kaj du el Tajvano. Dume mortis tri el la ostaĝoj, inkluzive de unu el la ĉina ĉeftero kaj alia el Tajvano.

Hua diris, ke la 26 liberigitaj homoj atingis Kenjon pro interveno de UN. Ĉinaj oficialuloj renkontis la ĉinajn ŝipanojn kaj akompanos ilin dum ilia vojaĝo al la hejmo. Hua aldonis, ke la ĉina registaro esprimas elkoran dankon al ĉiuj organizoj kaj homoj partoprenintaj en la "savado" kaj bondezirojn al la liberigitaj ŝipanoj. Ĉinio ankaŭ sendas sian profundan kondolencon al la familioj de la tri forpasintaj ŝipanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin