Novaĵoj (Oktobro 28)

(GMT+08:00) 2016-10-28 17:23:19     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 28a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la Komunista Partio de Ĉinio okazigis ŝlosilan kunvenon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ŝlosila kunveno de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) vokis al ĉiuj membroj de la partio strikte unuiĝi ĉirkaŭ la Centra Komitato de la KPĈ kun Kamarado Xi Jinping kiel la kerno.

La alvoko estis inkluzivita en komunikaĵo publikigita ĵaŭde post la sesa plena sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ, kiu okazis de lundo ĝis ĵaŭdo. La komunikaĵo vokis al partianoj rezolute defendi la aŭtoritaton de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĝian centran kaj unuecan gvidadon kaj antaŭenigi la ampleksan kaj striktan regadon de la partio. La komunikaĵo ankaŭ urĝis ilin esti pli konsciaj pri la bezono gardi politikan honestecon, konservi en la memoro la ĝeneralan situacion, sekvi la KPĈ kiel la kernon de la ĉina gvidado kaj agi konsekvence laŭ politiko de la Centra Komitato de la KPĈ.

La komunikaĵo diris, "Ni devas kune krei puran kaj justan politikan medion kaj certigi, ke la partio unuigas kaj kondukas la popolon senĉese malfermi novajn perspektivojn de socialismo kun ĉinaj trajtoj. La KPĈ oponas ajnan agon de duobla ludo, kaj ĝi ne toleras trompon, troigon, kaŝadon de la vero, aŭ raportadon nur pri bonaj novaĵoj."

Laŭ la komunikaĵo, la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazos en Pekino en la dua duono de 2017. Rezolucio pri okazigo de la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ estis ekzamenita kaj adoptis en la sesa plena sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ.

La komunikaĵo aldonis, ke la 19a Nacia Kongreso de la KPĈ estas grava okazaĵo en la politika vivo de la partio kaj la ŝtato. La tuta partio amplekse efektivigos la spiriton de la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ kaj la tria, kvara, kvina kaj sesa plenaj sesioj de la 18a Centra Komitato de la KPĈ.

Ĉinio diris ĵaŭde, ke freŝaj rimarkoj de filipina prezidanto Rodrigo Duterte dum lia vizito al Japanio kongruas kun la konsento atingita de li kaj ĉinaj gvidantoj dum lia vizito al Ĉinio en la lasta semajno.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang faris la rimarkojn en respondo al demando pri raportoj de japanaj amaskomunikiloj, dirante, ke Japanio kaj Filipinoj atingis interkonsenton dum la vizito de Duterte pri respekto al juĝo de internacia arbitracia tribunalo pri la Suda Ĉina Maro.

Lu diris, ke Ĉinio kaj Filipinoj atingis konsenton dum la ŝtata vizito de Duterte al Ĉinio, kaj ambaŭ konsentis turni atenton al kunlaboro, flankenmeti siajn malkonsentojn kaj revenigi la demandon de la Suda Ĉina Maro al la ĝusta vojo de duflanka intertraktado kaj konsiliĝo. Lu aldonis, ke la konsento estis eksplicita en la deklaro de la renkontiĝoj de la dulandaj gvidantoj, iliaj interparoloj kaj la komuna deklaro de Ĉinio kaj Filipinoj. La konsento plenumas la komunajn interesojn de la du landoj kaj popoloj kaj utilas al regionaj paco kaj stabileco.

La siria ŝtata novaĵ-agentejo SANA raportis, ke siria prezidento Bashar al-Assad ĵaŭde pluvalidigis je tri monatoj la amnestion al ribeluloj, kiuj sin senarmigos kaj kapitulacos.

La pluvalidigo de la pardono, unue publikigita en la lasta julio, donas pli da tempo por ke ribeluloj forigi siajn "krimajn registrojn" per demeto de armiloj kaj kapitulaco al la registaro. La amnestio ankaŭ donas al kidnapantoj ŝancon forigi siajn registrojn per liberigo de forkaptitoj sen vundo kaj sen elaĉeta mono.

Lastatempe la registaro refoje vokis al ribeluloj kapitulaci en la norda urbo Aleppo, kie la siria armeo kaj Rusio deklaris unuflankan batalhalton en la komenco de oktobro, aŭ foriri al aliaj regionoj sub la regado de ribeluloj en la norda kamparo de Aleppo aŭ Idlib.

Pakistano ĵaŭde ordonis al oficialulo de la hinda ambasadorejo forlasi la landon antaŭ la 29a de oktobro, nur kelkajn horojn post kiam la hinda registaro decidis forpeli laboranton de la pakistana ambasadorejo en Nov-Delhio.

La pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la alta komisaro de Hindio estis alvokita kaj sciigita pri la decido de la pakistana registaro, ke Surjeet Singh, oficialalulo de la Alta Komisiono de Hindio, estas deklarita kiel nedezirata homo.

La afgana Nacia Direktejo de Sekureco ĵaŭde konfirmis la morton de tri altrangaj membroj de al-Qaida post la aeratakoj de koaliciaj trupoj en orienta provinco.

La Nacia Direktejo de Sekureco, la informservo de la lando, diris en deklaro, ke la direktejo konfirmas, ke Faruq al-Qatani kaj Bilal kune kun alia altranga membro de al-Qaida estis mortigitaj lunde nokte en aeratakoj en la vilaĝo Heelgul de la distrikto Ghazi Abad en la orienta provinco Kunar.

Merkrede, la Pentagono diris, ke la usonaj trupoj lanĉis precizajn aeratakojn en la orienta afgana provinco Kunar, celante du el la plej altrangaj gvidantoj de al-Quida en la lando.

La deklaro de la Nacia Direktejo de Sekureco montris, ke al-Qatani servis kiel ĉefo de la terorisma reto de al-Qaido en Afganio kaj Bilal al-Utabi servis kiel vicestro de la terorisma grupo.

La Irana Ĵurnalo raportis, ke lastatempe la Eŭropa Parlamento aprobis la rezolucioin de la Eŭropa Unio pri nova strategio kun Irano, kion bonvenigis proparolanto de la irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, dirante, ke la rezolucio montras la decidemon de EU pri grandigo de kunlaboro kun Irano.

Laŭ la rezolucio, EU devas renormaligi la rilatojn kun Irano per dialogo ĉiuflanka, kunlabora, ŝlosila kaj konstruema. La rezolucio vokis al EU plivastigi komercan kunlaboron kun Irano kaj pozitive agi kiel diplomatia mediacianto por malpliigi la streĉitecon inter Irano kaj Saud-Arabio.

La raporto diris, ke la Eŭropa Parlamento subtenas plivastigon de komerca kunlaboro inter EU kaj Irano, kun la celo fari la Eŭropan Union ĉefa kunlabora partnero de Irano. Nun la jara kvanto de komerco inter EU kaj Irano kalkuliĝas al 8 miliardoj da usonaj dolaroj.

Ĵaŭde en gazetara konferenco post la kunveno de ministroj pri defendo de NATO, Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de NATO, diris, ke NATO jam decidis antaŭenpuŝi kunlaboron kun la Eŭropa Unio por bati neleĝan enmigradon.

Stoltenberg emfazis, ke kunlaboro inter NATO kaj la Eŭropa Unio estas pli strikta ol antaŭe kaj la du flankoj alprenas efektivajn paŝojn por altigi la kunlaboron al nova nivelo.

Tiutage en la kunveno, la ministroj pri defendo el membrolandoj de NATO decidis subteni la militan operacon de EU kontraŭ komerco de homoj en Mediteraneo en la kadro de Oceana Gardisto, la agado por mara sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin