Monda kultura heredaĵo---Yin-ruino en Anyang

(GMT+08:00) 2016-11-01 09:19:09     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

La Yin-ruino, situanta en la urbo Anyang, Henan-provinco, estas la ruino de antikva ĉefurbo de la dinastio Shang, kiun oni povas atesti kiel la unua ĉefurbo en la ĉina historio. Restaĵoj de maŭzoleoj, restaĵoj de palacoj kaj temploj kaj restaĵo de Huanbei-urbo kune formas la grandiozan Yin-ruinon. Dum 273 jaroj ĝi estis ĉefurbo de la dinastio Shang, kaj ĝi ankaŭ estas la plej malnova ĉefurbo kun preciza adreso en la ĉina historio. Yin-ruinoj estas la unua ĉefurba restaĵo, kiu estas atestita de historiaj dokumentoj kaj konstatita per arkeologio kaj la skribaĵoj sur testudkarapacoj kaj bestostoj. Ĝia malkovro kaj elfoso estas rigardata kiel la unua gravaĵo el cent gravaj arkeologiaj eltrovoj de Ĉinio en la 20-a jarcento. En la 13-a de julio de 2006, ĝi estis enlistigita de Unesko kiel monda kultura heredaĵo.

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin