Monda kultura heredaĵo---Yin-ruino en Anyang

(GMT+08:00) 2016-11-01 09:20:47     Redaktoro:Selena

El: CFP (Uzo de tiu ĉi foto estas permesita kaj la kopirajto apartenas al CFP)

Dum la periodo de 1300 a.K ĝis 1046 a.K, la malnova ĉefurbo ĉiam estis la politika, ekonomia, kultura kaj milita centro de la dinastio Shang. Restaĵoj de maŭzoleoj, restaĵoj de palacoj kaj temploj kaj restaĵo de Huanbei-urbo kune formas la grandiozan Yin-ruinon.

Post la unua arkeologia elfoso fare de ĉina scienca institucio en 1928, en la Yin-ruino oni sinsekve trovis restaĵojn de pli ol 110 palacoj kaj temploj de la dinastio Shang, 12 imperiestrajn maŭzoleojn, Huanbei-urbon, pli ol 2500 kavojn por preĝo, grandnombrajn tribajn restaĵojn, amastombejojn, restaĵojn de metiejoj kaj kavojn por testudaĵoj.

Cetere el la Yin-ruino oni akiris superabundajn elfosaĵojn, kiaj testudkarapacoj kaj bestoostoj kun skribaĵoj, bronzaĵoj, jadaĵoj, argilaĵoj kaj brutoostaĵoj. Kvalito kaj tekniko de tiuj elfosaĵoj atingis relative altan nivelon kaj prezentas tiaman fizionomion antaŭ 3 300 jaroj.

Taksado de Komitato de Mondaj Heredaĵoj: la Yin-ruino estas la restaĵoj de la ĉefurbo de Shang-dinastio en la lasta periodo, kiujn oni povas atesti per skribaĵo kaj estas konstatita per testudaĵoj kaj arkeologia elfoso. Per la historia, kultura, scienca kaj arta valoro, ĝi fariĝis grava mejloŝtono dum la civilizacia procezo de la homaro.


1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin