Okazis Internacia Simpozio pri Interkomunikado de Orientaziaj Civilizacioj

(GMT+08:00) 2016-11-22 15:44:28     Redaktoro:Ĝoja

Metene de la 10a de novembro en Pekina Normala Universitato malfermiĝis Internacia Simpozio pri Interkomunikado de Orientaziaj Civilizacioj, kiun organizis la instituto pri religio kaj kulturo sub la universitato kaj la organiza komitato de Nishan-Forumo pri Mondaj Cilivizacioj. Al la simpozio ĉeestis ĉinaj, japanaj, sudkoreaj, hindaj, pakistanaj, malajziaj kaj alilandaj erudiciuloj kaj fakuloj, ankaŭ pekinaj akademiaj kaj universitataj instruistoj kaj studentoj, sume pli ol 200 homoj.

Direktoro de la instituto pri religio kaj kulturo sub Pekina Normala Universitato kaj prezidanto de la organiza komitato de Nishan-Forumo pri Mondaj Cilivizacioj s-ro Xu Jialu faris ĉefteman parolon. Li diris, ke orientaziaj landoj havas pli gravan respondecon por rekonstrui la moralan sistemon de la homaro.

La simpozio temas pri "La historio kaj perspektivo de orientaziaj civilizacioj", kaj en la du tagoj ĉeestantoj diskutis pri interkomunikado de civilizacioj de orientaziaj landoj, la moderno de la civilizacioj de orientaziaj landoj kaj la historio kaj estonteco de konfuceanismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin