Kvarcent kilogramoj da moneroj por aŭtomobilo

(GMT+08:00) 2016-11-28 13:59:14     Redaktoro:Xiong Linping

La 25an de novembro la Popola Retejo de Zhengzhou raportis:

Nombradi monon ĝis la manoj kontrahiĝas estas revo de multe da homoj. La 24an de novembro komizoj de vendejo por importitaj aŭtoj en la urbo Zhengzhou "realigis tiun ĉi revon". Unu viro kun sia parenco aŭte alvenigis monerojn de cent mil juanoj por aĉeti nuksan aŭtomobilon. Kvar komizoj nombris tiujn monerojn dum dek du horoj. Nombrinte, ili vere suferis kramfon de la manoj.

Ĉi-posttagmeze sinjoro Guo kaj lia familiano, kiuj loĝas en la urbo Zhumadian de la provinco Henan, kondukis aŭton al tiu ĉi aŭto-vendejo en Zhengzhou. Li asertis, ke li aĉetas unu ajnagrundan aŭtomobilon. Aŭton li jam elektis, kaj tiam demando aperis de li: ĉu oni ricevis monerojn?" Ĉar sinjoro Guo jam estis en aliaj vendejoj, kiuj ne volonte ricevis tiujn monerojn.

Je malkovriĝo de la aŭtokofrujo de sinjoro Guo la vendejaj laborantoj surpriziĝis: en la kofrujo plenas moneroj tenataj en pli ol dek plastaj sakoj, kaj ili miksiĝas kune en diversaj valorunuoj: dek-cendo, kvindek-cendo kaj unu juano. La vendejo speciale organizis kvar komizojn por nombri tiujn ĉi monerojn. La laboro finiĝis nur post dek du horoj.

Sinjoro Guo diris: "Tiuj ĉi moneroj pezas kvarcent kilometrojn. Kiam mi alveturis, unu rado eĉ krevis." Li tenas farunan vendejon en sia hejmloko. Li ŝparis tiom da moneroj, kiom li mem ne konsciis. Li kelkfoje provis ŝanĝi ilin en grandajn monbiletojn ĉe bankoj, sed ili trovis la aferon ĝena kaj tion ne volas fari. Ĉi-foje li volas aĉeti aŭton, do li elspezas ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin