Novaĵoj (Decembro 08)

(GMT+08:00) 2016-12-08 16:53:50     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 8a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Gabono altigis rilatojn al ampleksa partnereco de kunlaboro; itala ĉefministro Matteo Renzi oficiale demisiis. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj vizitanta gabona prezidento Ali Bongo Ondimba merkrede konsentis altigi ĉina-gabonajn rilatojn al ampleksa partnereco de kunlaboro por pli bone realigi komunan disvolviĝon.

Ali Bongo, invitita de Xi, faras ŝtatan viziton al Ĉinio de mardo ĝis vendredo. Tio estas la unua ŝtata vizito de Ali Bongo al fremda lando de post lia reelektiĝo kiel gabona prezidento en aŭgusto.

Xi aklamis duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj vokis al ambaŭ landoj firmigi reciprokan konfidon, plifortigi altnivelan kontakton kaj vastigi interŝanĝojn inter registaroj, inter partioj kaj inter parlamentoj kaj ankaŭ sur la loka nivelo. Li diris, ke Ĉinio subtenas Gabonon en akcelo de nacia industriigo kaj volas antaŭenigi gravajn projektojn de kunlaboro kaj instigi siajn kompaniojn investi en infrastruktura konstruado de Gabono. Ĉinio ankaŭ volas antaŭenigi kunlaboron kun Gabono en agrikulturo, turismo, financo kaj telekomuniko.

Ali Bongo diris, ke Gabono aprezas la longtempan subtenon de Ĉinio al la lando kaj volas plifortigi kunlaboron kaj interŝanĝojn kun Ĉinio en la kampoj de investo, agrikulturo, mina industrio, scienco kaj tekniko, turismo, financo, infrastrukturo, eduko kaj sano. Li aldonis, ke Gabono ankaŭ volas aktive partopreni en la gravaj planoj de ĉina-afrika kunlaboro, proponitaj de prezidanto Xi en la Johanesburga Pintkunveno.

Ĉina vicĉefministro Liu Yandong kaj brita ministro pri sano Jeremy Hunt kunprezidis la kvaran kunvenon de la Ĉina-Brita Mekanismo de Altnivelaj Interpopolaj Interŝanĝoj marde en Ŝanhajo.

Liu diris, ke en la pasintaj kvar jaroj post la establo de la mekanismo, la du flankoj kondukis pragmatan kunlaboron en edukado, scienco kaj tekniko, kulturo, sano, medio, pensfabriko, turismo, junularo kaj lokoj, kio forte akcelis la ligitecon inter la dulandaj popoloj kaj liveris fortan subtenon al la tutmonda ampleksa strategia partnereco por la 21a jarcento.

Liu rimarkigis, ke tiu ĉi jaro estas la komenco de la "ora erao" de la ĉina-britaj rilatoj difinita de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brita ĉefministro Theresa May; la duflanka kunlaboro en ekonomio kaj socio prezentas fortan potencialon, kaj interpopolaj interŝanĝoj povas akceli rilatojn inter la du landoj kaj la amikecon inter la du popoloj. Ŝi proponis, ke la du flankoj plivastigu interpopolajn interŝanĝojn, faru la mekanismon kontinua, fortigu junularajn interŝanĝojn kaj cementu regionan kaj lokan kunlaboron.

Hunt diris, ke la duflankaj interŝanĝoj en diversaj kampoj akiris gravan progreson, kaj la brita flanko volas labori unuanime kun Ĉinio por striktigi kunlaboron kaj antaŭenigi plu interpopolajn interŝanĝojn.

La itala senato merkrede adoptis buĝeton de la financa jaro 2017. Prezidento Sergio Mattarella deklaris, ke ĉefministro Matteo Renzi, kiu refoje prezentis sian rezignon pri ofico en tiu tago, oficiale demisiis.

Tiutage proparolanto de la itala prezidentejo diris, ke la kabineto de Renzi traktos ĉiutagajn aferojn ĝis formiĝo de transira registaro. Mattarella interkonsiliĝos kun diversaj partioj pri la transira registaro.

Siria prezidento Bashar al-Assad diris en la intervjuo, publikigita en merkredo, ke komplete reakiri la nordan urbon Alepo havas gravan militan kaj politikan signifon por la siria registaro.

Laŭ raporto de Siria Araba Novaĵ-Agentejo, Assad diris dum intervjuo kun siria ĵurnalo Vatan Gazetesi, ke la siria registaro decidis liberigi Alepon jam en la komenco. Li diris ankaŭ, ke Alepo kaj la ĉefurbo Damasko estas gravaj politike kaj ekonomie por Sirio.

Laŭ raporto de la Siria Observejo pri Homaj Rajtoj, marde vespere ribeluloj jam retiriĝis el la malnova urbo de Alepo al la sudo. Nun la registaraj trupoj jam reakiris 80% da regiono de Alepo sub la regado de ribeluloj.

Usono, Britio, Francio, Germanio, Italio kaj Kanado merkrede publikigis komunan deklaron, postulante, ke la siria registaro tuj haltigu atakon al la urbo Alepo.

Tiutage franca prezidentejo publikigis komunikaĵon, citante deklaron de UN, ke nur se la siria registara armeo, "subtenata de Rusio kaj Irano", ĉesigos militon, UN povos liveri humanitaran helpon al civitanoj en orienta Alepo. Krome la ses okcidentaj landoj jam estas pretaj pri novaj sankcioj al tiuj organizoj kaj inidividuoj, kiuj subtenas la sirian registaron.

Analizistoj opinias, ke kun avancado de la siria registara armeo, la okcidentaj landoj, kiuj subtenas la ribelulojn, ofte premas la sirian registaron haltigi la batalon, kun la vera intenco doni al la riberuloj la okazon de ripozo.

La Sekureca Konsilio de UN merkrede publikigis gazetaran deklaron, esprimante maltrankvilon pri la lastatempa politika kaj sekureca situacio en Libio, kaj urĝante ĉiujn koncernajn partiojn de la lando efektivigi la politikan interkonsenton de Libio.

La deklaro diris, ke la serioza politika polariĝo en Libio malbonigis la sekurecan, ekonomian kaj humanitaran situacion de la lando; konflikto inter armitaj grupoj eskaladiĝis en la ĉefurbo Tripolo. La deklaro aldonis, ke la Sekureca Konsilio estas tre maltrankvila pri tio kaj vokas al ĉiuj partioj tuj haltigi la batalon.

La deklaro reasertis, ke ĉiuj partioj de Libio devas partopreni en efektivigo de la politika interkonsento per sincereco kaj kontinua politika volo. La Sekureca Konsilio urĝis ĉiujn koncernatajn partiojn kunlabori kun la ĉefministra komitato por solvi urĝajn demandojn kaj koncentri fortojn al nacia konstruado.

Krome, la Sekureca Konsilio bonvenigis la progreson akiritan de Libio en batalo kontraŭ terorismo, inkluzive de la Islama Ŝtato, urĝis ĉiujn partiojn de la lando venki diferencojn kaj unuanime reagi al terorismaj minacoj.

Pasaĝeraviadilo de la Pakistana Internacia Aviadkompanio kraŝis merkrede posttagmeze en la montara regiono Havelian, norda Pakistano. En la aviadilo estis 47 homoj, inkluzive de tri fremdlandanoj.

Proparolanto de la Pakistana Internacia Aviadkompanio konfirmis, ke la aviadilo estis por enlanda flugo, kaj en ĝi estis 42 pasaĝeroj kaj 5 deĵorantoj. Ĝi ekflugis de la norda urbo Chitral posttagmeze je la 3a horo kaj 38 minutoj por la celloko Islamabado, kaj ĉirkaŭ unu horon poste ĝi perdis la kontakton kun la aerodromo.

Pakistanaj amaskomunikiloj raportis, ke loka policoficiro diris, ke la aviadilo kraŝis en montara regiono je kelkaj kilometroj for de loĝkvartalo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin