Liu Yandong ĉeestis 11an Tutmondan Konferencon de Konfuceaj Institutoj

(GMT+08:00) 2016-12-11 16:16:20     Redaktoro:Mirinda

Sabate en Kunming, Yunnan-provinco, okazis la 11a Tutmonda Konferenco de Konfuceaj Institutoj. Ĉina vicĉefministro, prezidanto de la konsilio de ĉefstabejo de Konfucea Instituto Liu Yandong ĉeestis la konferencon kaj faris parolon.

Liu diris, ke prezidanto Xi Jinping montris, ke la Konfucea Instituto apartenas de Ĉinio kaj ankaŭ de la mondo. Sub kuna klopodo de Ĉinio kaj la mondo, la Konfucea Instituto stabile disvolviĝas, la instrua kvalito senĉese altiĝas, serva kapablo plivastiĝas kaj funkcia mekanismo pliperfektiĝas. Nun en 140 lanodj estis establitaj 511 Konfuceaj Institutoj kaj 1 073 kursejoj, 2,1 milionoj da studentoj estis edukitaj de tiuj institucioj kaj fariĝas pontoj de kultura interŝanĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin