Kunveno de ĈEL kaj PEA por festi Zamenhofan Tagon

(GMT+08:00) 2016-12-21 09:18:42     Redaktoro:Pluveta

 


Karaj amikoj, posttagmeze de la 15a de decembro, 2016, Ĉina Esperanto-Ligo kaj Pekina Esperanto-Asocio okazigis kunvenon en Pekino por festi Zamenhofan Tagon kaj la 100-jaran datrevenon de naskiĝo de sinjoro Chai Zemin.

La Zamenhofa tago estas la naskiĝtago de L. L. Zamenhof (1859-1917), la iniciatinto de Esperanto, kaj la plej vaste celebrata festotago en la Esperanto-kulturo. En tiu tago esperantistoj tra la mondo okazigas specialajn renkontiĝojn por festi la okazon. La idearo de Esperanto kaj la proksimeco de la Zamenhofa tago al Kristnasko instigas la kunvenintojn interŝanĝadi donacojn kaj bondezirojn. Foje okazas dum tiaj kunvenoj ankaŭ prelegoj pri L. L. Zamenhof. La Esperanta Civito registras la Zamenhofan tagon en sia konstitucio kiel la Tagon de la Esperanto-kulturo.

En ĉi-foja kunveno, gvidantoj de Ĉina Esperanto Ligo kaj Pekina Esperanta Asocio faris salutparolojn. Ĉina fama esperantisto Zhu Mingyi faris prelegon pri Zamenhof kaj Esperanto. Ĉina esperantistino Juana laŭdlegis la poemon de Tibor Sekelj Je Kies Nomo?. Ni kune spektu.

Japana esperantisto Usuj Hiroyuki kaj liaj lernantoj prezentis kanton por memori la specialan tagon.

Ĉi jaro estas la 100-jara datreveno de naskiĝo de sinjoro Chai Zemin, kiu multe kontribuis kaj subtenis ĉinan E-movadon. Maljuna esperantisto kaj eksa ĝenerala sekretario de ĈEL rakontis multajn interesaĵojn inter sinjoro Chai Zemin, ĈEL kaj PEA.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin