Novaĵoj (Decembro 22)

(GMT+08:00) 2016-12-22 18:20:44     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio lanĉis sateliton por monitori tutmondan karbonan emisiadon; Eŭropa Komisiono proponis plurajn rimedojn por bati terorisman financadon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Ŝtata Konsilio de Ĉinio merkrede aprobis planon pri reformo de sanprotekta kaj medicina sistemo por la periodo de la 13a Kvin-jara Plano (2016-2020).

Deklaro publikigita post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio sub la prezido de ĉefministro Li Keqiang diris, ke disvolviĝo de sanservoj estas la baza impulso por "Sana Ĉinio" kaj ŝlosila al traktado de popolaj bezonoj.

La kunveno detalis kernajn taskojn, inkluzive de preventado kaj kuracado de gravaj malsanoj kaj pli bona trejnado de prisanaj profesiuloj. Laŭ la deklaro, pli da resursoj devas estis liveritaj al lokaj hospitaloj, kaj servoj por maljunuloj, handikapitoj, malriĉuloj kaj migrantoj.

Ĉinio akcelos aprobon de urĝe bezonataj drogoj kaj medicinaĵoj, antaŭenigos tradician ĉinan medicinon kaj enigos la strategion "Interneto Plus" en sanprotekton. La registaro altigos prezojn de medicinaj servoj, kiel ekzemple kirurgio, rehabilito kaj flegado je raciaj kvantoj kaj samtempe reduktos la koston de medikamentoj kaj medicinaj ekzamenoj. Ĉinio ankaŭ akcelos la servojn de laŭkontrakta familia kuracisto kaj malstreĉos postulojn por starigo de medicinaj institucioj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede sendis kondolencan mesaĝon al germana kanceliero Angela Merkel pro la terorista atako al kristnaska merkato en centra Berlino lunde.

La ĉina ĉefministro diris, ke li estis skuita informiĝite pri terorista atako, kiu okazis lunde vespere en Berlino kaj rezultigis gravajn perdojn. Li diris, ke en la nomo de la ĉina registaro, li profunde funebras pri la viktimoj, esprimas sinceran simpation al la familioj de la mortintoj kaj deziras al la vunditoj fruan resaniĝon. Li aldonis, ke Ĉinio firme subtenas la klopodojn, faritajn de Germanio por bati terorismon kaj defendi nacian sekurecon, kaj volas fortigi kunlaboron kun la internacia komunumo, inkluzive de Germanio por kune defendi pacon kaj trankvilon.

Kamiono veturis en popularan kristnaskan merkaton plenan de turistoj kaj lokanoj en Berlino lunde vespere. Dek du homoj estis mortigitaj kaj 50 aliaj vunditaj.

Ĉinio ĵetis sateliton, uzatan por monitorado de karbona dioksido, per la portoraketo Changzheng-2D el Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio je la 3a horo kaj 22 minutoj ĵaŭde matene.

Ĉinio estas la tria lando post Japanio kaj Usono por monitorado de forceja gaso per sia propra satelito.

La 620-kilograma satelito estis sendita en sun-sinkronan orbiton je ĉirkaŭ 700 kilometroj super la tero kaj monitoros la densecon, distribuon kaj fluon de karbona dioksido en la atmosfero.

La satelito helpos komprenon de klimatŝanĝo kaj liveros al ĉinaj politikofarantoj sendependajn datumojn. Dum sia tri-jara misio, la satelito ĝisfunde ekzamenos tutmondajn nivelojn de karbona dioksido en ĉiu 16a tago.

Marde en Londono okazis la 8a Strategia Dialogo inter Ĉinio kaj Britio. Post la kunveno la du flankoj kune publikigis deklaron pri la afgana demando. La deklaro emfazis, ke Ĉinio kaj Britio promesas daŭre kaj longtempe subteni la registaron kaj popolon de la Afgana Islama Respubliko, ĉar la sekureco kaj stabileco de Afganio estos tre grava por Ĉinio kaj Britio. La du landoj daŭrigos skriktan kunlaboron kun la internacia komunumo kaj klopodos por realigi prosperon de Afganio.

La deklaro reasertis, ke la du flankoj subtenas solvadon de la interna konflikto en Afganio per politika repaciga procezo, gvidata kaj posedata de la afgana popolo. Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN, la du flankoj daŭre subtenos la helpon de la internacia komunumo al la klopodoj, faritaj de la naciaj sekurectrupoj de Afganio por realigi internan stabilecon de la lando. Ili ankaŭ esprimis simpation al afganoj mortigitaj kaj vunditaj en la konflikto kaj profundan maltrankvilon pri la kreskanta nombro de mortintoj kaj vunditoj.

Merkrede la Eŭropa Komisiono anoncis, ke ĝi alprenos plurajn rimedojn por bati terorisman financadon kaj fortigi la kapablon de la Eŭropa Unio en batalo kontraŭ terorismo kaj organizita krimo.

Tiutage la Eŭropa Komisiono publikigis deklaron, dirante, ke per la rimedoj ĝi fortigos leĝan kadron pri batalo kontraŭ monlavado, limigo de neleĝa fluado de kontanta mono, frostigo kaj konfisko de neleĝaj aktivoj kaj certigos fortan kaj kunordigitan agadon kontraŭ terorisma financado.

Merkrede en Minsko, la ĉefurbo de Belorusio, la kontaktogrupo de la tri partioj, nome Ukrainio, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj Rusio havis la lastan kunvenon de tiu ĉi jaro. Ambaŭ flankoj de la konflikto en Ukrainio venis en akordon pri ampleksa militpaŭzo ekde nul horo de la 24a de decembro.

La belorusa novaĵ-agentejo raportis, ke speciala reprezentanto de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo Martin Sajdik diris al raportistoj post la kunveno, ke ĉiuj partioj emfazis la gravecon certigi pacon kaj trankvilon kaj strikte observi interkonsenton pri batalhalto pro la proksimiĝo de ferioj kaj konsentis pri ampleksa militpaŭzo ekde nul horo de la 24a de decembro laŭ kieva tempo.

La germanaj amaskomunikiloj raportis merkrede, ke la germana polico determinis, ke vira rifuĝinto el Tunizio estas suspektata pri la terorista atako en kristnaska merkato en Berlino kaj komencis la ĉasadon.

La polico trovis identigan karton de la suspektato en la aŭto, kiun stiris la atakanto. La viro nomata Anis Amri uzis kelkajn aliajn nomojn kaj havas kelkajn pasportojn. Li aĝas eble 21 ĝis 23 jarojn.

Amri eniris Italion en 2012, kaj loĝis en Germanio ekde julio de 2015. Li petis de la germana registaro rifuĝon en aprilo de 2016 kaj ankoraŭ ne akiris aprobon. Li estis arestita en la landlima urbo Friedrichshafen en suda Germanio en aŭgusto de 2016, kiam li kunportis kun si italan identeckarton.

Iuj germanaj amaskomunikiloj raportis, ke Amri eble apartenas al iu ekstremisma grupo en Germanio, kiu komencis plani atakon kontraŭ Germanio en 2015.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin