Novaĵoj (Decembro 26)

(GMT+08:00) 2016-12-26 16:49:16     Redaktoro:Li Lu

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio adoptis Leĝon pri Tradicia Ĉina Medicino; kraŝis rusa aviadilo kun 92 homoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Dimanĉe la 25a kunveno de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio adoptis la Leĝon pri Tradicia Ĉina Medicino. Ĝi estas la unua leĝo pri tradicia ĉina medicino kaj havas mejloŝtonan signifon por evoluigo de ĉi-rilata industrio. La leĝo estos valida ekde la 1a de julio 2017.

En gazetara konferenco, vicdirektoro pri administracia leĝo de la Konstanta Komitato de la 12a Nacia Popola Kongreso Huang Wei diris, ke la Leĝo pri Tradicia Ĉina Medicino konsistas el 9 ĉapitroj kaj 63 artikoloj kaj havas kvin kernajn enhavojn: eksplici gravan pozicion kaj disvolvan principon de tradicia ĉina medicino; establi administran sistemon konforman al la trajtoj de tradicia ĉina medicino; pliigi subtenon al ĉi-rilata afero; fortigi kontroladon de tradicia ĉina medicino kaj severigi punon al agoj malobservantaj la leĝon.

La plej alta leĝdona organo de Ĉinio dimanĉe finis sesion, kiu okazas en ĉiu dua monato, post adopto de leĝoj pri tradicia ĉina medicino kaj imposto de medio kaj aprobo de provreformo de la superrigarda sistemo.

Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, prezidis la ferman kunvenon.

La plej alta leĝdona organo decidis, ke la Kvina Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso okazos en la 5a de la venonta marto.

Leĝdonantoj decidis submeti la projekton de Ĝeneralaj Kondiĉoj de Civila Leĝo al la Kvina Sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso. Tio estas la unua paŝo en establo de civila kodo.

Ili adoptis novajn leĝojn pri imposto sur poluantoj, precipe peza industrio, plibonigo de kulturaj servoj kaj antaŭenigo de tradicia ĉina medicino.

La plej alta leĝdona organo aprobis ankaŭ provreforman programon por formi integritan superrigardan sistemon, kiu estos pli aŭtoritata kaj efika.

Laŭ decido de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, novaj superrigardaj komitatoj estos provataj en Pekino kaj la provincoj Shanxi kaj Zhejiang.

La nova superrigarda komitato integros la superrigardajn departementojn, instituciojn pri antaŭzorgo kontraŭ korupto kaj Popolajn Prokurorajn Departementojn por traktado de kazoj pri subaĉeto kaj neglekto de la devoj aŭ preventado de dev-rilataj krimoj.

Laŭ la decido, ĉiuj publikaj servantoj, kiuj plenumas publikan potencon, estos superrigardataj de la nova komitato. Al la komitato estas donita la povo de superrigardo, enketo kaj puno.

La komitatoj superrigardos plenumon de devo, honestecon kaj etikan konduton de publikaj servantoj. Ili prienketos kaj punos korupton kaj aliajn labor-rilatajn krimojn kaj transigos kazojn rilatajn al suspektataj kriminalaj krimoj al prokurorejoj.

La rusa Ministerio de Defendo diris, ke dimanĉe frumatene, la aviadilo Tu-154, kiu veturis al Sirio, kraŝis en la akvojn de la Nigra Maro proksime al Soĉio, kaj neniu el 84 pasaĝeroj kaj 8 deĵorantoj restas viva.

La rusaj amaskomunikiloj raportis, ke en la aviadilo estis 64 aktoroj de la fama rusa armea ensemblo Alexandrov. Ili planis iri al la aerbazo Hmeymim en Sirio por novjara prezentado al la rusaj trupoj. Ilin akompanis Gubankov, estro de la kultura departemento de la Ministerio de Defendo, kaj naŭ raportistoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin proklamis, ke la 26a de decembro estas la tago de tutlanda funebro, kaj ordonis komplete enketi pri la akcidento kaj plenforte helpi familiojn de la viktimoj. Laŭ lia instrukcio, ĉefministro Dmitry Medvedev nomumis ministron pri trafiko Volkov estro de la enketkomitato.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencan mesaĝon al sia rusa paralelulo Vladimir Putin pro kraŝo de la rusa aviadilo.

Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis skuita, informiĝinte pri la tragedio, ke la aviadilo Tu-154 kraŝis en la akvojn de la Nigra Maro proksime al Soĉio, kaj neniu en la aviadilo postvivis la katastrofon. Nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio li esprimas profundan simpation al Rusio, funebras pri la viktimoj kaj kondolencas iliajn familiojn.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu sabate vespere refoje atakis la rezolucion adoptitan de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj vendrede, kiu urĝas Israelon haltigi konstruadon de ĉiuj setlejoj.

Ĉar Usono ne uzis la vetoon, la rezolucio estis adoptita de la Sekureca Konsilio. Pri tio Netanyahu publikigis deklaron konsideratan kiel la plej severan kontraŭ la administracio de Barack Obama, kritikante Usonon, ke ĝi ne defendis Israelon, sed kunlaboris kun UN post la kulisoj.

Analizistoj opiniis, ke tio montris la ŝanĝiĝon de sinteno de la administracio de Obama, kaj pro tio rilatoj inter Usono kaj Israelo troviĝos en valo. Sed en la venonta jaro la duflankaj rilatoj eble pliboniĝos pro enoficiĝo de nova usona prezidento.

La Sekureca Konsilio ripetis, ke la setlejoj konstruitaj de Israelo sur la okupata palestina teritorio, inkluzive de Orient-Jerusalemo ekde 1967, havas neniun leĝan efikon, kaj la israela konduto estas publika malobeo kontraŭ internacia juro. La Sekureca Konsilio refoje postulis, ke Israelo tuj komplete haltigu ĉiujn aktivecojn rilatajn al konstruado de setlejoj sur la okupata palestina teritorio. La enhavo de la adoptita rezolucio ĝenerale similas al tiuj de ne adoptitaj rezolucioj en la pasintaj jaroj. Ekde 1980, Usono vetois ĉiujn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio pri israelaj setlejoj, defendante sian gravan aliancanon en Mez-Oriento.

Usona ŝtatsekretario John Kerry diris, ke adopto de la rezolucio celas konservi la eblecon solvi la palestina-israelan problemon per la du-ŝtata solvo, ĉar nun en la regiono estas senĉesaj terorismaj, perfortaj kaj demagogiaj paroloj, kaj la oponanto de la du-ŝtata solvo vastigas setlejojn en senprecedence granda skalo.

Dimanĉe 7,6-magnituda tertremo skuis sudan Ĉilion, vekante timon pri cunamo, sed kaŭzante neniun morton kaj vundiĝon.

Ĉilia Nacia Oficejo pri Urĝaj Okazaĵoj unue ordonis la loĝantojn evakui marbordajn regionojn, sed poste ĝi nuligis la averton pri la cunamo.

La tertremo okazis je la 11a horo kaj 22 minutoj antaŭtagmeze laŭ la loka tempo kaj daŭris ĉirkaŭ 2 minutojn. La epicentro troviĝis je 67 kilometroj sudokcidente de la urbo Melinka, kun la hipocentro profunda 30 kilometrojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin