Novaĵoj (Januaro 02)

(GMT+08:00) 2017-01-02 17:27:12     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2 de januaro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping esprimis simpation al filipina prezidento pro sufero de tajfuno Nock-ten; 20 fremdlandanoj mortis en atako al noktoklubo, Istanbulo. Sekve en la programero Saluton, Esperantujo, estos raporto pri Esperanto-movado en Azio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Dimanĉe ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping telefone esprimis simpation kaj zorgemon al filipina prezidento Rodrigo Duterte pro la suferado de tajfuno Nock-ten.

Xi Jinping diris, ke Filipinoj estis suferata de tajfuno Nock-ten. Tio kaŭzis perdon de homoj kaj posedaĵoj. Reprezentante de la ĉinaj registaro kaj popolo mi esprimis sinceran simpation al la suferantoj.

Xi Jinping montris, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas amikaj najbaroj. Ĉinio maltrankviliĝis pri la suferado de la filipinaj popolanoj kaj volis liveri helpon al la katastrofejo. Xi Jinping kredas, ke gvidate de la filipinaj prezidento kaj registaro la filipinaj popolanoj povos rekonstrui la hejmon.

Frumatene de la unua de januaro okazis atako en iu noktoklubo en Istanbulo, la plej granda urbo de Turkio. La atako kaŭzis morton de 39 homoj. Inter ili 20 estas fremdlandanoj. Tiutage Recep Tayyip Erdoğan, turka prezidento, deklaris plue ataki terorismon ĝis ĝia foriĝo. Samtage la Sekureca Konsilio de UN publikigis amaskomunikilan deklaron kondamnante per plej seriozaj vortoj la atakon al la noktoklubo en Istanbulo.

Laŭ raporto de turka amaskomunikilo, nun la 20 fremdlandaj mortintoj venis el 9 landoj. Inter ili estas 7 saudi-arabianoj, 4 irakanoj, 2 hindanoj, 2 tunizianoj, 1 siriano, 1 kanadano, 1 israelano, 1 libano kaj 1 kuvajtano. La turka publiko opiniis, ke plue malprosperiĝos la turismo en Turkio pro la granda nombro de fremdlandaj mortintoj.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan diris en skriba deklaro, ke Turkio plue atakos terorismajn organizojn kaj iliajn malantaŭajn fortojn kaj deradike forigos terorismon kaj ĝian minacon.

La Sekureca Konsilio de UN publikigis amaskomunikilan deklaron dimanĉe, ke la membroj de SK esprimis simpation kaj zorgemon al la familianoj de la viktimoj kaj al la turka registaro. Ili ankaŭ esperas pli fruan resaniĝon de vunditoj. Samtage ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres publikigis deklaron pere de sia proparolanto kondamnante la atakon.

Dimanĉe Hua Chunying, proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, respondis pri la atako al noktoklubo en Istanbulo, Turkio, ke Ĉinio forte kondamnis la atakon kaj insiste oponas kontraŭ ia ajn terorismo.

Hua Chunying diris, ke ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone esprimis simpation kaj zorgemon al la turka samrangulo Mevlut Cavusoglu. Ĉinio forte kondamnis la atakon kaj insiste oponas kontraŭ ia ajn terorismo. Ĉinio volas fortigi kunlaboron kun Turkio kaj kun la internacia komunumo por protekti la pacon kaj sekurecon regionan kaj mondan.

Dimanĉe en prezidentejo Cheong Wa Dae, prezidento de Sud-Koreio Park Geun-hye kunsidis kun raportistoj de amaskomunilkiloj kaj komplete neis la akuzon al ŝi pri politiko-interveno de konfidato.

Laŭ raporto de novaĵ-agentejo Yonhap de Sud-Korerio, tio estas la unuafoja kunsido de Park Geun-hye kun raportistoj post suspendo pro akuzo de Nacia Asembleo. Park Geun-hye diris en la kunsido, ke la kontestoj kaj raportoj pri ŝi distordis faktojn, kaj esprimis, ke ŝi serioze traktos la enketon de sendependa prokurora grupo.

La 9an de decembro, 2016, Park Geun-hye estis suspendita pro akuzo de la Ŝtata Asembleo. Ĉefministro pri ŝtataj aferoj Hwang Kyo-ahn provizore tenis la oficon kiel prezidento de Sud-Koreio, kaj publikigis la ĉi-jaran novjaran mesaĝon. Laŭ la procezo, Konstitucia Kortumo de Sud-Koreio faros juĝon kaj finfinan decidon. Laŭplane ekde ĉi-monate la Konstitucia Kortumo juĝos unu aŭ du tagojn en ĉiu semajno kaj kiel eble plej rapide finos la juĝadon.

Dimanĉe en la militago en Homs kaj Deir ez-Zor, meza kaj orienta provincoj de Sirio, siria registara armeo pafmortigis kelkajn armitajn personojn de la ekstremisma organizo Islama Ŝtato.

Laŭ raporto de Siria Novaĵ-Agentejo, tiutage en la orienta regiono de provinco Homs, siria registara armeo atakis kelkajn fortikigitajn punktojn kaj proviantlinojn de Islama Ŝtato, kaj pafmortigis dek kelkajn armitajn personojn, kaptis kaj detruis nombron da militaj ekipaĵoj. Samtempe en milita flughaveno de provinco Deir ez-Zor, registara armeo batalis kun amrita forto de Islama Ŝtato, kaj pafmortigis aŭ vundis kelkajn armitajn personojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin