Novaĵoj (Januaro 05)

(GMT+08:00) 2017-01-05 16:52:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 5a de januaro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun delegacio de sud-korea partio Respubliko kaj Demokratio; Ĉinio subtenas Filipinojn sur la posteno kiel deĵoranta prezidanto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Pekino, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun parlamentana delegacio de la sudkorea partio Respubliko kaj Demokratio, gvidata de Song Young-gil.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas proksimaj najbaroj. En la pasintaj 25 jaroj de post establo de diplomatiaj rilatoj, la dulandaj rilatoj realigis saltan kaj kompletan disvolviĝon kaj alportis gravajn profitojn al la dulandaj popoloj. La du flankoj devas domaĝi la malfacile akiritajn atingojn, akceli reciprokan konfidon, forigi ĝenojn por daŭra kaj sana disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Parolante pri la demando de la antimisila sistemo THAAD, Wang akcentis, ke Ĉinio komprenas Sud-Koreion, ke ĝi havas bezonon sekurigi la ŝtaton kaj la popolon, tamen Ĉinio oponas lokadon de la antimisila sistemo, kiu estis forte antaŭenigita kaj damaĝis la ĉinajn interesojn de strategia sekureco. Li esperas, ke la du flankoj konvene solvos la demandon per komunikado kaj interkonsiliĝo por eviti negativan influon al interŝanĝoj kaj kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj.

Song konsentis pri la taksado de Wang pri la dulandaj rilatoj, kaj diris, ke la partio Respubliko kaj Demokratio alte atentas la rilatojn kun Ĉinio kaj klopodas antaŭenpuŝi la duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio subtenas Filipinojn sur la posteno de deĵoranta prezidanto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Proparolanto Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas puŝi rilatojn kun la asocio al nova nivelo. La ĉina registaro ĉiam rigardas la asocion kiel prioritaton en sia diplomatio kun najbaraj landoj.

Ĉinio kaj la asocio memorfestis la 25an datrevenon de la dialogaj rilatoj inter la du flankoj en septembro de 2016.

Dum la kunveno, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj gvidantoj el la dek membroj de la asocio konsentis altigi la duflankan kooperadon al nova nivelo, kio montris la firman volon de la du flankoj por profundigo de reciproka konfido kaj plifortigo de kunlaboro.

Geng diris, ke la kuranta jaro markas la 50an datrevenon de la fondiĝo de la asocio kaj estas ankaŭ la jaro de turisma kooperado inter Ĉinio kaj la asocio. Ĉinio volas labori kun la asocio por plifortigi politikan komunikadon, integrecon de disvolvaj strategioj kaj pragmatan kunlaboron.

Eksa brita ambasadoro al Rusio Tim Barrow estis konfirmita merkrede nokte kiel nova sendito de Britio al la Eŭropa Unio. Li sukcedos Ivan Rogers, kiu rezignis la ŝlosilan rolon en Bruselo antaŭ 24 horoj.

La brita ĉefministrejo diris en deklaro, ke Barrow, kiu servis kiel brita ambasadoro al Rusio, estas sperta kaj fortika reprezentanto por intertraktado. Barrow diris, ke li atendas kunlaboron kun koncernaj departementoj por certigi sukceson de la intertraktado pri retiro el la EU.

Proparolanto de la brita registaro diris marde, ke brita ambasadoro al la EU Ivan Rogers jam anoncis rezignon pri sia ofico sen sciigo pri la kialo. La publiko opiniis, ke la rezigno de Rogers en ŝlosila tempo por intertraktado pri la retiro estas bato por Britio, kiu tre bezonas specialistojn pri intertraktado.

Palestina prezidento diris merkrede, ke ĉeestantoj de la baldaŭa internacia konferenco pri paco en Parizo devas akordiĝi pri internacia mekanismo kaj ellabori detalan horaron por efektivigo.

Abbas faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta prezidanto de la franca senato Gerard Larcher en la urbo Ramallah. Li diris, ke la pariza internacia konferenco estas tre grava por savi la palestina-israelan pac-procezon el senelirejo, kaj la palestina flanko plenforte kunlaboros kun Francio por sukcesigi la konferencon.

Larcher diris, ke delonge Francio atenteme observas la pacan procezon bazitan sur la du-ŝtata solvo, kaj danke al la stubteno de la internacia komunumo, la pariza internacia konferenco estas bona okazo por komenci la pacan procezon.

Laŭ plano la pariza konferenco okazos en la 15a de januaro, kun la celo eliri el senelirejo kaj rekomenci la palestina-israelan intertraktadon. La palestina flanko esperas, ke la konferenco ellaboros horaron por fini la israelan okupadon kaj fondi palestinan ŝtaton kun Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo sur la bazo de la landlimoj de 1967.

La membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj merkrede bonvenigis la publikigon de la definitiva rezulto de la haitia prezidenteca elekto, kiu okazis en la 20a de novembro.

Laŭ deklaro de la Sekureca Konsilio de la UN, la membroj de la konsilio laŭdas haitiajn registarajn aŭtoritatojn, precipe la Haitian Provizoran Elekt-Konsilion kaj la Haitian Nacian Policon kaj gratulas la haitian popolon pro pozitiva paŝo al la plena restarigo de demokratiaj institucioj de la lando.

La deklaro diris, ke la membroj urĝas ĉiujn politikajn agantojn akcepti la definitivan rezulton de la elekto, sin deteni de perforto, kaj labori kune por konstrui stabilan kaj prosperan Haition. Ili reasertas sian subtenon al akurata plenumo de la ceteraj elektoj en Haitio en justa, travidebla kaj paca maniero.

Merkrede en la somalia ĉefurbo Mogadiŝo okazis eksplodo de aŭtobombo apud la oficejo de Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacoj, kaj kvar gardistoj estis vunditaj.

La urba polico de Mogadiŝo diris al amaskomunikiloj, ke eksplodiĝis aŭto parkita ekster la oficejo.

La Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj konfirmis la bombatakon kaj diris, ke ĝiaj laboristoj estas sekuraj.

La somalia ekstremisma grupo Al Shabaab deklaris sian respondecon pri la atako. Post la eksplodo la somaliaj sekurectrupoj kaptis 9 suspektatajn membrojn de la grupo.

Merkrede matene en Nov-Jorko okazis akcidento de trajna elreliĝo, kaj 103 homoj estis vunditaj.

La trajno apartenas al fervoja sistemo Long Island de Nov-Jorko. Ĝi ekveturis de Far Rockaway de la regiono Queens. Tiutage je la 8a horo kaj 30 minutoj laŭ loka tempo, kiam la trajno atingis la cellokon Atlantic, ĝi koliziis kun bufrozono apud la fervojo, kaj tio kaŭzis elreliĝon de la antaŭaj du vagonoj.

Laŭ la nov-jorka fajrobrigado, 103 homoj estis malgrave vunditaj en la akcidento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin