Palpemas manoj voluptaj

(GMT+08:00) 2017-01-09 13:15:06     Redaktoro:Xiong Linping

La kvaran de januaro la brita BBC raportis, ke ĉie en la mondo la lastan tagon de la jaro 2016 oni faris celebradon por alvenigi la novan jaron, sed en Bangalore de Barato – kiun oni nomas Silicon Valley – tiutage okazis grandmezura seksoĝenado al virinoj.

Estas unu el tiuj virinoj sekse ofenditaj, kiu, kiel Pooja sub anonimeco, priparolis la scenon surloke okazantan:

La 31an de decembro ni decidas iri bufedejon ĉe la strato Mahatma Gandhi. Ni je 11:30 eliras. Ĉio ankoraŭ restas kvieta, ankaŭ sur la stratoj vidaĵoj dronas en paco.

Ĉirkaŭ 12:30 mia amiko, kiu origine venus nin akcepti, telefonas al mi, ke la polico metis barikadon, kaj pro tio li devis parki sian motorciklon ĉe la teatro Shankar Nag. Li indikas, al kiu direkto mi devos iri, kaj survoje li renkontos min. Nu, mi ekiras al tiu direkto de li difinita.

Surstrate mi trovas kelkajn homojn jam kurantaj, sed mi ne certas, ke io okazos: mi ĉiam opinias, ke Bangalore estas tre sekura urbo.

La afero sekvanta, tamen, entute renversas mian koncepton.

Inter amasoj ĉiuj sin interpuŝas. Multaj aĉe palpas, fuŝe kaptas. Ĥaoso furiozas en la strato.

Tiuj viroj celas ne al iu homo. Ili atakas, ĉie, de sub al supre, ĉiujn inojn per la palpemaj kaj voluptaj manoj. Ĉiujn kaptas timo kaj konsterno.

Subite, iu min puŝas, kaj mi falas. Mi neniel povas restariĝi el la amaso de homoj. Unu knabino altiras min staranta. Ŝiaj amikoj formiĝas ringo ĉirkaŭ siaj knabinoj, ke ili povu senriske foriri de ĉi tie.

Mi senhezite petas, ke ili lasu min ankaŭ en la ringon. Eĉ tiam, kiam ni interparolas, ankoraŭ estas homoj, kiuj palpaĉas tie kaj ĉi tie.

Vi ne povas indiki iun konkretan induvidion. Nur se vi turniĝas, vi jam estas palpita, knedita, kaj eĉ pinĉita ie en via korpo. Estas tiom da homoj, kies manoj venas de ĉiuj direktoj, ke vi totale ne povas distingi, kiu estas kiu.

En ĉi celebrado la fortoj de polico evidente ne sufiĉas; ili ne povas fiksi la rigardon al ĉiu el la homoj.

Tiam mi sentas senhelpa, kvankam mi havas la manojn per kiuj bati ilin, kvankam mi havas la buŝon per kiu insulti ilin… tamen vi ne povas trovi konkretan cel-homon. Kion fari al vi?

Eĉ se mi farus denuncon ĉe polico, kion do al tiu mi denuncus? Tiujn vizaĝojn mi ne konas, nek iliajn nomojn. Eĉ se mi min prezentus ĉe policisto, tiu demandus la samon, al kiu mi havas neniun respondon.

En klubejoj la situacio samas kiel sur la stratoj. Ili ne scius, kian influon al knabinoj kaŭzas tia maldecaĵo? Eĉ dum la tuta vivo regos ilin la ombro.

En la tri pasintaj tagoj la afero jam fariĝis temo varme diskutata. Kion do la registaro atendas? Kial ne elmeti ian rimedon, eĉ etan?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin