Fokusoj de la Semajno (Jan.13)

(GMT+08:00) 2017-01-13 08:59:41     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

Ĉinio merkrede publikigis blankan libron pri politikoj rilataj al azi-pacifika sekureca kunlaboro, kiu ankaŭ klarigis sintenon de la lando pri demandoj de regiona zorgo.

La blanka libro sub la titolo Politikoj de Ĉinio pri Azi-Pacifika Sekureca Kunlaboro estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio. Ĝi diris, ke Ĉinio volas preni sur sin pli grandajn respondecojn pri regiona kaj tutmonda sekureco kaj liveri pli da servoj de publika sekureco al la azi-pacifika regiono kaj eĉ al la tuta mondo.

Resumante la ĉinan koncepton de komuna, ampleksa, kunlabora kaj daŭrigebla sekureco, la blanka libro eksplikis la ĉinan vojon al paco kaj stabileco en Azi-Pacifiko. La politika dokumento inkluzivas antaŭenigon de komuna disvolvado, konstruadon de partnerecoj, plibonigon de nunaj multflankaj kadroj, ellabron de reguloj, militajn interŝanĝojn kaj konvenan traktadon de diferencoj.

Centmiloj da homoj partoprenis en la entombiga ceremonio de irana eksprezidento Akbar Hashemi Rafsanjani marde. Homoj svarmis al la stratoj de la ĉefurbo Tehrano por adiaŭi la influan klerikon, kiu mortis pro kormalsano en la aĝo de 82 jaroj dimanĉe.

La plej supera gvidanto de Irano Ayatollah Ali Khamenei gvidis la preĝon por la mortinta korpo de Rafsanjani sur la tereno de la prestiĝa Tehrana Universitato. Khamenei diris, ke la forpaso de Rafsanjani estas grandega perdo kaj tre malfacile portebla, ĉar li estis fidinda subteno al la gvidado de la lando.

La ĉerko estis movita tra la stratoj en centra Tehrano kaj fine transportita al la maŭzoleo de la forpasinta fondinto de la islama respubliko, Ajatolo Ruhollah Moosavi Khamenei, en la sudo de la ĉefurbo. En sia mesaĝo, la plej supera gvidanto Khamenei esprimis malĝojon pro la subita forpaso de malnova amiko, kamarado kaj aliancano dum la islama revolucio de 1979 kaj proksima kolego dum la periodo post la islama revolucio.

Dimanĉe, la registaro de prezidento Rouhani anoncis tritagan funebron. La anonco diris, ke ĉiuj registaraj institucioj estos fermitaj marde por la entombiga ceremonio.

Marde en Ĉikago usona prezidento Barack Obama adiaŭis la nacion en emocia parolado, kiu esprimis esperon kaj averton por la venontaj jaroj.

"Por mi, ĉi tiu vespero estas tempo por diri dankon ... Ĉiutage mi lernis de vi. Vi faris min bona prezidento, kaj vi faris min bona homo," Obama diris al ĉirkaŭ 20 mil ĉeestantoj en unu-hora adiaŭa parolado.

Li montris gravajn atingojn, kiujn akiris lia administracio dum sia ok-jara oficperiodo, inkluzive de renverso de recesio, malfermo de nova ĉapitro kun Kubo, subskribo de la irana nuklea interkonsento, forigo de Osama Bin Laden, antaŭenigo de geja geedzeco kaj grandigo de la amplekso de medicina asekuro.

Li nomis enspez-malegalecon, rasan dividon kaj politikan dividon tri ĉefaj minacoj alfrontataj de usona demokratio kaj urĝis usonajn civitanojn akcepti sian respondecon de civitaneco.

Subtenantoj postulis "kvar pliajn jarojn" kaj laŭte kriis "Mi amas vin Obama" en la kunvenejo, kie Obama faris sian adiaŭan paroladon.

La okazaĵo finis monatan adiaŭan turneon de Obama, kiu inkluzivis paroladojn, intervjuojn kaj videaĵojn publikigitajn de la Blanka Domo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin