Novaĵoj (Januaro 18)

(GMT+08:00) 2017-01-18 17:04:59     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 18-a de januaro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi unuafoje prelegis en Davos-forumo por akceli tutmondan kreskon; niĝeria militaviadilo akcidente atakis tendaron de rifuĝintoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde alvokis kune klopodi por mapi la kurson de ekonomia tutmondiĝo kaj forĝi novajn modelojn de tutmonda kresko, kunlaboro, administrado kaj disvolvado.

Xi faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de la jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo 2017. Li estas la unua ĉina ŝtatestro ĉeestanta la Davos-forumon en Svisio.

Fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo Klaus Schwab diris, ke meze de la leviĝanta tajdo de tutmondaj zorgoj al protektismo, antitutmondiĝa sento kaj aliaj ekonomiaj kaj politikaj demandoj, la ĉeesto de Xi kun ĉinaj saĝo kaj spertoj en Davos havas grandegan historian signifon.

En sia ĉeftona parolado, Xi emfazis la gravecon de adaptiĝo al kaj gvidado de ekonomia tutmondiĝo kaj livero de ĝiaj profitoj al ĉiuj. Xi diris, ke kulpigi ekonomian tutmondiĝon pri mondaj problemoj ne konformas al realeco nek helpas solvi la problemojn. Li substrekis la bezonon aktive agi kaj konvene administri ekonomian tutmondiĝon, por liberigi ĝian pozitivan efikon kaj reekvilibrigi ĝian procezon.

Xi alvokis ĉiujn landojn sekvi la ĝeneralan tendencon, procedi laŭ siaj respektivaj naciaj kondiĉoj kaj ekiri sur ĝustan vojon de integriĝo al ekonomia tutmondiĝo per ĝusta paŝo. Li emfazis la bezonon atingi ekvilibron inter efikeco kaj egaleco por certigi, ke malsamaj landoj, malsamaj sociaj tavoloj kaj diversaj grupoj de personoj dividu la profitojn de ekonomia tutmondiĝo.

Xi promesis, ke la disvolviĝo de Ĉinio liveros plu oportunojn al komercaj komunumoj en aliaj landoj. Li diris, ke en la venontaj kvin jaroj, Ĉinio espereble importos 8 duilionojn da usonaj dolaroj da varoj, altiros 600 miliardojn da dolaroj de ekstera investo, kaj faros 750 miliardojn da dolaroj da eksterlanda investo, kaj ĉinaj turistoj faros 700 milionojn da transmaraj vizitoj.

Xi diris, ke Ĉinio tenos sian pordon larĝe malfermita kaj esperas, ke ankaŭ aliaj landoj malfermos sian pordon al ĉinaj investantoj kaj konservos justan konkurencon por ili.

Pri la progreso de la iniciato de la Zono kaj Vojo, Xi diris al la ĉeestantoj, ke la ĉina rondo de amikoj laŭ la Zono kaj Vojo grandiĝas, kaj ĉinaj investoj en la landoj laŭ la itineroj superis 50 miliardojn da dolaroj en la pasintaj tri jaroj.

La ĉina prezidanto anoncis, ke Ĉinio planas okazigi forumon de la Zono kaj Vojo pri internacia kunlaboro en Pekino en majo, utiligante la kolektivan saĝon por interligita disvolvado.

La saman tagon en Davos prezidanto Xi renkontiĝis kun usona vicprezidento Joseph Biden.

Xi petis Biden transdoni lian bondeziron al usona prezidento Barack Obama, kaj pozitive taksis la kontribuon de Biden pro akcelo de la ĉina-usonaj rilatoj kaj interkompreno kaj amikeco inter la du popoloj. Xi montris, ke en la pasintaj 38 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, kvankam la duflankaj rilatoj frontis malfacilojn, tamen ĝenerale dirite la rilatoj senĉese disvolviĝas. Precipe en la pasintaj pli ol 3 jaroj, post kiam li kaj prezidento Obama atingis komunan konsenton pri establo de novtipaj grandlandaj rilatoj, sub klopodo de la du landoj, la duflankaj rilatoj marŝis en la ĝusta direkto kaj akiris gravan kaj pozitivan atingon. La duflanka komerco, stoko de dudirekta investado kaj homaj interŝanĝoj de la du landoj kreis historian rekordon.

Biden unue gratulis prezidanton Xi pro lia tre grava kaj elstara prelego en la inaŭguro de la Monda Ekonomia Forumo. Li transdonis sinceran saluton de prezidento Obama kaj dankis prezidanton Xi pro lia pozitiva klopodo por la duflankaj rilatoj. Biden diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas tre gravaj duflankaj rilatoj. En la 21a jarcento kresko kaj prospero de Usono kaj Ĉinio estas esence gravaj por la mondo. Usono esperas, ke la du landoj daŭre profundigos reciprokan fidon kaj vastigos kunlaboron.

Laŭ la niĝeria armeo, militaviadilo de la niĝeria armeo akcidente atakis tendaron de rifuĝintoj marde dum sia operaco kontraŭ la ekstremisma grupo Boko Haram en Maiduguri, ĉefurbo de la nordorienta ŝtato Borno. La internacia humanitara organizo Doktoroj Senlandlimaj raportis, ke la atako mortigis 52 homojn kaj vundis aliajn 120.

Tiutage niĝeria ekstremisma grupo Boko Haram publikigis aŭdeblan mesaĝon en socia komunikilo, anoncante, ke ĝi efektivigis suicidan bombatakon en universitato en Maiduguri.

Laŭ konigo, inter la mortintoj kaj vunditoj troviĝas niĝeriaj armeanoj, helpantoj el Internacia Komitato de Ruĝa Kruco, membroj de Doktoroj Senlandlimaj kaj civitanoj.

En la sama tago niĝeria prezidento Muhammadu Buhari bedaŭris la akcidentan atakon, dirante, ke nun estas la lasta periodo de la eliminado kontraŭ Boko Haram, kaj li esperas, ke homoj estos trankvilaj.

La siria registaro sendos al la baldaŭa intertraktado en Astano delegacio, kiu konsistas el 10 diplomatoj, parlamentanoj kaj armea personaro kaj estas gvidata de la siria konstanta reprezentanto al UN.

Bashar Jaafari gvidos la registaran delegacion, kiu inkluzivas Ahmad Arnus, konsiliston de ministro pri eksterlandaj aferoj, Riad Haddad, sirian ambasadoron al Moskvo kaj Ahmad Kuzbari, sirian parlamentanon. Ankaŭ tri siriaj oficiroj estas en la delegacio.

Estas du diskuttemoj por la intertraktado. La unua estas ampleksa tutlanda batalhalto inter la ribela delegacio kaj la siria registara delegacio, kaj la dua estas serĉi la principojn de la politika solvado.

Ĉina delegito al Unuiĝintaj Nacioj marde vokis al la israelanoj kaj la palestinanoj efektivigi lastatempan rezolucion de la Sekureca Konsilio pri israelaj setlejoj kaj rekomenci pacan intertraktadon kiel eble plej baldaŭ.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris en kunveno de la Sekureca Konsilio, ke la palestina demando estas la kerno de la mezorienta demando, kaj ĝi estas fundamenta demando de la regiono. Li aldonis, ke protekti la leĝajn naciajn interesojn kaj rajtojn de la palestina popolo estas la komuna respondeco de la internacia komunumo.

Liu rimarkigis, ke la konflikto inter la du flankoj fariĝis pli intensa lastatempe, kaj paca intertraktado stagnas. Li urĝis la internacian komunumon preni konkretajn agojn por refajrigi esperon pri la du-ŝtata solvo. Li diris, ke ambaŭ flankoj devas preni la efektivigon de la rezolucio 2334 de la Sekureca Konsilio kiel bonan okazon por rekomenci la pacan intertraktadon kiel eble plej frue.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin