La ĉina kaj Esperanto en NAJBAROJ de Norman McLaren

(GMT+08:00) 2017-01-18 16:18:18     Redaktoro:Mirinda

de Alessandra Madella

Internacia parabolo

Baldaŭ okazos la dua festivalo de mallongaj filmoj « Teo kaj amo », organizata de Ĉina Radio Internacia. Por digne alproksimiĝi al tiu atendata evento, mi opinias ke gravus rememori faman animacian filmon, kiu en la pasinteco adoptis la internacian mesaĝon de la Zamenhofa lingvo. Temas pri la mallonga NAJBAROJ (Neighbours, 1952), kreita de Norman McLaren por la Nacia Filmoficejo (National Film Board/Office national du film) de Kanado. Ĝi ricevis Oskaron en la kategorio de mallongaj dokumentaj filmoj. Ĝia parabola mesaĝo—krom ĝia teknika eksperimentado—igas ĝin ankoraŭ unu el la plej popularaj filmoj, kiujn la Filmoficejo produktis. La intrigo simplas. Du najbaroj trankvile legas siajn ĵurnalojn sur buntaj kuŝoseĝoj, kiam subite bela floro aperas inter ili. Ĝia delica parfumo elĉerpas ilin, kaj komenciĝas batalo pri kiu havos la mirindan floron en sia ĝardeno. La iam pacaj najbaroj vundas unu la alian, detruas la domon kaj la familion de la rivalo, kaj fine mortas. La skota humoro de McLaren montras al ni du perfekte samajn florojn, kiuj ironie supergrimpas la du tombojn. La frazo "Amu vian najbaron" aperas en dek kvar lingvoj je la fino de tiu ĉi sen-dialoga filmo, kiel moralo de la apologo. Mi argumentas en tiu ĉi artikolo, ke la uzado de la ĉina kaj Esperanto precipe substrekas la universalecon de la temo.

Gravas rimarki, ke McLaren estis jam montrinta intereson pri lingva diverseco. La kanada film-historiisto Malek Khouri en sia libro FILMANTE POLITIKON (Filming Politics) asertas, ke lia serio de ses "Popolaj kantoj" (Chants populaires) en la kvardekaj jaroj estis la sola filmaro kun specife franc-kanadaj temoj, kiun la Nacia Filmoficejo produktis antaŭ sia movo al franc-parolanta Montrealo. NAJBAROJ estis produktita en Montrealo, en tiu nova etoso de respekto de lingvaj minoritatoj. La unua lingvo, kiun ĝi uzas por ĝia parabola mesaĝo, estas la japana, ligante la perforton en la filmo kun la daŭra minaco de atombomboj al la ekzisto de la mondo. La dua lingvo estas tamen la ĉina, pri kio pli longa klarigo bezonatas, pro ĝia graveco en la filma inspiro.

McLaren kaj Ĉinio

La aŭtoro mem konfesis: "Inspiris min fari NAJBAROJ-n preskaŭ unu-jara restado en la Ĉina Popola Respubliko. Kvankam mi nur spektis la komencon de la Maoista revolucio, mia fido je homa naturo refortikiĝis dank'al ĝi. Poste mi revenis al Kebekio kaj la Korea milito ekis. (…) Mi decidis fari vere fortan filmon kontraŭ militismo kaj la milito." Fakte en 1949 Mclaren estis en Ĉinio por gvidi animacian projekton de UNESKO, dum lia kanada laborloko estis suferanta je makkartistaj ĉasadoj de komunist-simpatiantoj. En siaj leteroj al la gepatroj el Ŝiĉuano, li aprobe notis la bonvenon kiun la malsataj ĉinaj vilaĝanoj donis al la novaj komunistaj aŭtoritatoj, kiuj vivis tre humile kaj purece, kompare kun la luksego de la ĵus forigitaj naciistaj regantoj. Li tiam substrekis sian grandan respekton por la Ĉina civilizacio, skribante: "Ĉinio ne estas supera pro tubaroj aŭ meĥanikaĵoj, sed pro simplaj homaj dispozicioj." Por li la ĉina en NAJBAROJ estis lingvo de paco kaj de pli justa renoviĝo de la homaro. Kiel Esperanto ĝi konstruis ponton trans mem-detruiga fanatikemo.

La projekton de McLaren celis trejni novan generacion de ĉinaj animaciistoj, kapablaj helpi vilaĝan vivon pere de kartunfilmoj pri malsanoj, higieno kaj nutrado. En la malfacilaj kondiĉoj de civil-milita Ĉinio nur malmultaj animacioj povis esti realigitaj. Tamen en siaj raportoj al UNESKO McLaren rekomendis studi la jam loke ekzistantajn manjerojn uzi moviĝantajn imagojn por rakonti historiojn, kiel turniĝantajn afiŝojn por akompani publikan prezentadon. Tiu restado en Ĉinio estis do ne nur okazo por okcidenta animacia majstro instrui sian arton, sed ankaŭ por serĉi novajn inspirojn por renovigi ĝin.

NAJBAROJ inter tekniko kaj moralo

NAJBAROJ estas teknike noviga. Ĝi uzas piksiladon (pixilation) aŭ halt-movan animadon (stop-motion animation) de veraj homoj. Ĝi ankaŭ eksperimentas kun sintetikaj sonoj, produktataj pere de ondoformaj lineoj rekte fotografitaj sur la son-bendo de la filmo. En tiu lasta, McLaren sin prezentis kiel la heredanto de modernismaj artistoj de la tridekaj jaroj, kiel la germanaj Oskar Fischinger kaj Rudolf Pfenniger, la sovieta Arsenij Avraamov, aŭ la hungara László Moholy-Nagy. Plej rekte persona kunligo estas kun la nov-zelanda animaciisto Lenn Lye, kiu estis kolego de McLaren ĉe la Ĝenerala Poŝtoficejo de Britio antaŭ la dua mondmilito. Sed ankaŭ ĉe la Nacia Filmoficejo de Kanado multis la vizitantoj pli malpli ligataj al la eŭropa avangarda animacia mondo, kiel Lotte Reiniger kaj la eltrovisto de la pingl-ekrano (écran d'épingles), Alexander Alexeiev.

Tamen—kiel ĝia uzado de la ĉina kaj Esperanto montras—la morala karaktero de NAJBAROJ estas almenaŭ grava kiel ĝia formo. Piksilado kaj sintetikaj sonoj ironie komentas la sensencan agadon de fanatike akiremaj homoj. Malgraŭ la leĝereco kaj imagoplena kolora gusto de la plejmulto de liaj verkoj, la plej alta arto por McLaren estis morala arto. Li jam alfrontis la temon de militaj hororoj en 1946, en la paŝtela animacio MALGRANDA FANTAZIO PRI PENTRAĴO DE LA 19A JARCENTO (Little Phantasy on a 19th Century Painting). Lumaj transformadoj de la INSULO DE LA MORTINTOJ de la svisa pentristo Arnold Böcklin aludis al la longaj jaroj de materia kaj psikologia suferado dum la dua mondmilito. La sama pacema spirito, kiu gvidas la uzon de la ĉina kaj de Esperanto en NAJBAROJ, jam troveblis en tiu frua verko.

NAJBAROJ kiel dokumenta filmo

Tamen la plej granda influo sur la morala filmsenco de McLaren venas verŝajne de lia partopreno en la brita dokument-filma movado, kies kernaj valoroj estis difinataj de John Grierson— lia estro ĉe la Brita Ĝenerala Poŝtoficejo kaj poste ĉe la Nacia Filmoficejo de Kanado. Fame Grierson unue konektis la vorton "dokumenta" (documentary) al film-arto en la angla lingvo. En sia recenzo pri la filmo MOANA de Robert Flaherty, li tiel laŭdis la etnografian prezentadon de la inici-rito de juna samoano fare de la usona filmisto. Laŭ Betsy McLane en ŝia libro NOVA HISTORIO DE DOKUMENTA FILMO (A New History of Documentary Film), la usona verkisto Walter Lippmann sugestis al juna Grierson fokusiĝi sur filmo, kiel amas-komunikilo kies simpliga drama prezentado de publikaj aferoj povintus generi sufiĉe da entuziasmo por sekurigi civitanan partoprenemon. Kiam Grierson revenis al Britio kaj fondis la britan dokument-filman movadon, tiu ŝtat-konstruiga kaj civitan-eduka celo oferis fortan bazon. En tiu senco, oni povas kompreni la deziron de McLaren, ke NAJBAROJ havu praktikan rolon, kaj lian fieron kiam la Filmoficejo volis montri ĝin al batalantaj afrikaj triboj por konvinki ilin pri la malutileco de militoj. Fakte la morala prestiĝo de McLaren en Afriko ebligis al li ankaŭ esti ĉe la komenco de animacio en la sub-Sahara regiono, dank'al sia trejnado de la niĝera aŭtoro Moustafa Alassane.

Ne ĉiuj samopinias, ke NAJBAROJ estas dokumenta filmo. Tamen Betsy McLane montras, ke la kvindekaj jaroj estis periodo de granda malfermado de la dokumenta ĝenro. Internaciaj temoj abundis, dank'al la neceso fortigi la novajn internaciajn instituciojn. Kaj la populariĝo de la 16 milimetra formo larĝigis la publikon eksterkinejan. Ĵus antaŭ la disvastiĝo de televido, artema kaj diskutema publiko kreskis en Kanado kaj en Usono. Esperimentaj dokumentaj filmoj bonveniĝis. En tiu etoso, la morala internaciemo, kiun la ĉina kaj Esperanto alportas al NAJBAROJ, trovis certe taŭgan publikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin