Ĉina prezidanto substrekis komunan kaj kungajnan disvolvadon

(GMT+08:00) 2017-01-19 15:42:43     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis konstrui komunumon de komuna sorto de la homaro kaj realigi komunan kaj kungajnan disvolvadon meze de pliiĝantaj defioj kaj riskoj.

Dum ekspliko de sia deziro pri la estonteco de la homaro en ĉeftona parolado en la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, la gvidanto de la monde dua granda ekonomio rekomendis la mondon de daŭra paco, komuna sekureco kaj komuna prospero, kaj malferman, inkluzivan mondon, kaj puran, belan mondon.

La prezidanto substrekis la principon de egaleco en starigo de justa kaj egala internacia ordo, dirante, ke en nova erao, la internacia komunumo devas sekvi suverenan egalecon kaj labori por egaleco en rajto, ŝanco kaj reguloj por ĉiuj landoj.

Li diris, "Ni devas antaŭenigi demokration en internaciaj rilatoj kaj rifuzi dominadon de nur unu aŭ pluraj landoj. Ĉiuj landoj devus kune formi la estontecon de la mondo, skribi internaciajn regulojn, administri tutmondajn aferojn kaj certigi, ke disolvaj rezultoj estas dividitaj de ĉiuj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin