Sekureca Konsilio de UN postulas transdonon de potenco en Gambio

(GMT+08:00) 2017-01-20 15:54:00     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde en la gambia ambasadorejo en Senegalo, Adama Barrow enoficiĝis kiel gambia prezidento. En la sama tago la Sekureca Konsilio de UN unuanime adoptis rezolucion, postulante, ke Gambio faru pacan kaj enordan transiron kaj transdonu potencon al Barrow.

En sia parolado Barrow alvokis ŝtatan stabilecon kaj diris, ke li kiel eble plej rapide establos registaron. Li samtempe apelaciis al eksa prezidento Yahya Jammeh respekti gambian konstitucion.

Marde vespere en gambia ĉefurbo Banjul, eksa prezidento Jammeh faris televidan paroladon deklarante, ke la tuta lando eniras en 90-tagan urĝan staton, kaj malpermesas al ĉiuj homoj inkluzive de Barrow enoficiĝi kiel gambia prezidento. Merkrede vespere la nacia parlamento, regata de Jammeh, aprobis rezolucion por longigi oficperiodon de prezidento je 3 monatoj.

La Sekureca Konsilio de UN alte atentas la eble malpliboniĝontan situacion en Gambio. Ĝi opinias, ke la gambia registaro havas respondecon protekti civitanojn, kaj postulas, ke diversaj partioj de Gambio sin detenu kaj evitu perforton.

La 13an de januaro la Afrika Unio deklaris, ke ekde la 19a de januaro ĝi ne agnoskos Jammeh kiel gambian prezidenton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin