Usono aeratakis trejnejojn de Islama Ŝtato

(GMT+08:00) 2017-01-20 15:52:55     Redaktoro:Shanshan

Usona Departemento pri Defendo diris vendrede, ke merkrede usona aerarmeo atakis du trejnejojn de la Islama Ŝtato en Libio. Laŭ taksado, pli ol 80 armitaj personoj estis mortigitaj.

Tiutage en la gazetara konferenco, proparolanto de la usona Departemento pri Defendo Peter Cook diris, ke du usonaj batalaviadiloj ekflugis de Aerarmea Bazo Whiteman en la ŝtato Misurio, Usono, kaj faris precizan baton al du trejnejoj de la Islama Ŝtato en libia norda urbo Sirte.

Cook diris, ke la armita personaro en la supere menciitaj du trejnejoj minacas sekurecon de Libio, ĝiaj najbaraj landoj, kaj Usono kaj aliancanoj de Usono en Afriko kaj Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin