Malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je 6,7%

(GMT+08:00) 2017-01-20 15:55:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Oficialaj donitaĵoj montris ĵaŭde, ke la ĉina ekonomio en 2016 kreskis je 6,7% surbaze de la antaŭa jaro. Tio estis la plej malrapida kresko en 26 jaroj, sed estis en la amplekso de la registara celo.

Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la Ŝtata Buroo de Statistiko, la kresko en la kvara trimestro kalkuliĝis al 6,8%, pli rapide ol tiu de 6,7% en la tria trimestro. La registaro fiksis la celon de kresko je 6,5% ĝis 7% por 2016.

La malneta enlanda produkto kalkuliĝis al 74,41 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 10,83 duilionoj da usonaj dolaroj) en 2016, kaj la servaj sektoroj okupis 51,6%.

La donitaĵoj montris, ke gravaj ekonomiaj normoj malfortiĝis pasintjare, kun malrapidiĝo de la kresko de la industria produktado ĝis 6% el 6,1% en 2015.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin