Novaĵoj (Februaro 6)

(GMT+08:00) 2017-02-06 17:20:46     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6-a de februaro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio profundigos reformon de agrikultura sektoro; Ĉinio liveros humanitaran monhelpon al Sirio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Politika dokumento publikigita en dimanĉo diris, ke Ĉinio profundigos proviz-flankan strukturan reformon en agrikulturo por disvolvi la sektoron.

La dokumento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio opiniis, ke la gravaj problemoj alfrontataj de la ĉina agrikultura sektoro estas strukturaj kaj ĉefe koncernas la provizadon.

La dokumento postulas plibonigon de la agrikultura strukturo por antaŭenigi verdan produktadon, vastigi la industrian ĉenon kaj valorĉenon de la sektoro, akceli novigon, firmigi komunan kamparan disvolvadon kaj intensigi kamparajn reformojn.

Estas la 14a sinsekva jaro, ke la centra dokumento de numero 1 estis dediĉita al agrikulturo, terkulturistoj kaj la kamparo.

La centra dokumento de numero 1 estas la nomo tradicie donita al la unua politika deklaro publikigita de la centraj aŭtoritatoj en la jaro kaj estas rigardata kiel indikilo de politikaj prioritatoj.

Laŭ la dokumento, la nacia nutraĵa sekureco devas esti garantiata dum antaŭenigo de proviz-flanka struktura reformo de la sektoro. Ĝi diris ankaŭ, ke proviz-flanka struktura reformo en la agrikultura sektoro estas longa kaj defia procezo. Ĝi postulas bonan traktadon de la rilato inter registaro kaj merkato kaj devas esti konforma al la interesoj de ĉiuj koncernatoj.

Ĉinio komencis strukturajn reformojn en sia agrikultura sektoro antaŭ kelkaj jaroj. Parte pro struktura reĝustigo, la grenprodukto de Ĉinio iom falis en 2016, finante la 12-jaran kreskon. La produktkvanto kalkuliĝis al proksimume 616 milionoj da tunoj, malpli multe je 5,2 milionoj da tunoj aŭ 0,8% ol tiu en la antaŭa jaro.

Laŭ la doganejo de Kunming, ĉefurbo de la sudokcidenta ĉina provinco Yunnan, en 2016, la provinco eksportis 16,87 miliardojn da juanoj da agrukulturaj produktoj al la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, pli multe je 8,1% ol en la antaŭa jaro. Pro senĉesa plifortiĝo de komerco inter Yunnan kaj la Asocio kaj plibonigo de trafika infrastrukturo, agrikulturaj produktoj el Yunnan havas bonan debiton en Sud-orient-Azio, kaj la eksporto rapide kreskis.

Trajno ŝarĝita per 720 tunoj da tritiko el Kazaĥio dimanĉe atingis transitan bazon de la havenurbo Lianyungang en la ĉina provinco Jiangsu en planita tempo. Poste la kargo estis transigita al ŝipo al Vjetnamio. Estis la unua fojo, ke Kazaĥio eksportis tritikon al Sudorient-Azio transite tra Ĉinio, kio markis oficialan malfermiĝon de la ĉina-kazaĥa koridoro de transita grentransporto.

La ĉina ambasadorejo kaj la siria Komisiono pri Planado kaj Internacia Kunlaboro subskribis du interkonsentojn dimanĉe, laŭ kiuj Ĉinio liveros du arojn da humanitara helpo al la siria registaro kun la valoro de 16 milionoj da usonaj dolaroj.

La interkonsentoj estis subskribitaj de ĉina ambasadoro al Sirio Qi Qianjin kaj estro de la Komisiono pri Planado kaj Internacia Kunlaboro Imad Sabuni. Ĉinio sendos du arojn da humanitara helpo al Sirio kun la valoro de 16 milionoj da usonaj dolaroj.

Qi diris, ke la transdono de la humanitara helpo komenciĝos baldaŭ. Dum ceremonio de subskribo de la interkonsentoj en la sidejo de la siria komisiono en Damasko, Qi esprimis feliĉon pri la humanitara helpo al Sirio. Li diris, ke de kelkaj jaroj Ĉinio ĉiam klopodas helpi la landon suferantan de la milito. Li diris, "Ni simpatias kun la siria popolo pro tio, kio okazis al ilia lando, kaj ni subskribis ĉi tiujn interkonsentojn kun la celo fortigi amikecon inter la ĉina kaj siria popoloj kaj plenumi la internaciajn devojn kaj respondecojn."

La ambasadoro ankaŭ substrekis la pozitivan progreson akiritan lastatempe en Sirio, precipe post la batalo en la norda urbo Aleppo, kie la siria armeo sukcese akiris la regadon super la tuta urbo, post kiam la ribeluloj estis forpelitaj al siaj regionoj en la norda parto de Sirio. Li aldonis, ke Sirio akiris pozitivan progreson en kontraŭterorisma kampo, precipe post la batalo en Aleppo en la fino de la lasta jaro.

Dimanĉe siria prezidento Bashar al-Assad subskribis la leĝprojekton pluvalidigi la dekreton de amnestio al kapitulacintaj ribeluloj ĝis la 30a de junio ĉi-jare.

La 28an de julio de la pasinta jaro Bashar publikigis 3-monatan amnestion al la rilbeluloj, kiuj demetis armilojn, senkondiĉe liberigis ostaĝojn kaj kapitulacis al la registaro. La 27an de oktobro de la pasinta jaro, Bashar jam pluvalidigis la dekreton je tri monatoj.

Post publikigo de la dekreto de amnestio, ribelaj grupoj en kelkaj regionoj ĉirkaŭ Damasko repaciĝis kun la registara armeo; partaj ribeluloj estis pardonitaj post kapitulaco al la registara armeo, kaj la restaj estis forpelitaj al regionoj regataj de ribelaj kaj ekstremismaj grupoj en la norda provinco Idlib.

Dimanĉe frumatene la usona Kortumo de Apelacio por la Naŭa Rondiro publikigis raporton, decidante malakcepti la peton de la usona Departemento de Justico, kiu petis la kortumon urĝe haltigi efektivigon de Robart-verdikto. Tio signifas, ke la ordono subskribita de usona prezidento Donald Trump pri limigo de eniro ne povas esti efektivigata denove.

La 3an de februaro en Seatlo, James Robart, juĝisto de la federacia kortumo en okcidenta distrikto de Vaŝingtono, publikigis la verdikton portempe haltigi efektivigon de la administra ordono de usona prezidento Trump pri limigo de vizodono al tutmondaj rifuĝintoj kaj civitanoj el 7 islamaj landoj. La verdikto estis tuj efektivigita. La Departemento de Justico oficiale deklaris apelacion en la 4a de februaro, ke la verdikto transpasis la justican aŭtoritaton kaj estis interveno en la aranĝadon de prezidento pri aferoj koncernaj al nacia sekureco.

Afganaj amaskomunikiloj dimanĉe raportis, ke almenaŭ 50 homoj mortis kaj pli ol 10 aliaj estis vunditaj pro lavango en la orienta provinco Nuristan.

Informita persono el la provinco diris, ke la lavango okazis dimanĉe tagmeze en iu vilaĝo en la distrikto Barg-i Matal de la provinco, kaŭzante morton kaj vundiĝon de multaj homoj. Krome, multaj vojoj al la vilaĝo estis rompitaj. La lokaj aŭtoritatoj sendis savantojn por helpi la suferintojn.

La nombro de homoj mortintaj en la pasintaj tri tagoj pro neĝego kaj malvarmego kreskis ĝis pli ol 90. Krome, neĝego kaj lavango difektis pli ol 200 domojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin