Novaĵoj (Februaro 14)

(GMT+08:00) 2017-02-14 17:49:02     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14 de februaro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio firme oponas subtenon de Usono al kontraŭleĝa pretendo de Japanio pri insularo Diaoyu; la Sekureca Konsilio de la UN kondamnas misilajn provojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio lunde firme oponis la konfirmon de usona kaj japana gvidantoj, ke la usona-japana sekureca traktato ampleksas la ĉinan insularon Diaoyu en la Orienta Ĉina Maro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas gravan zorgon pri kaj firman opozicion al la deklaro de Japanio kaj Usono, kaj firme oponas, ke Japanio petis la subtenon de Usono por sia kontraŭleĝa teritoria pretendo en la nomo de la usona-japana sekureca traktato.

La usona-japana deklaro publikigita dum la semajnfino post la renkontiĝo inter japana ĉefministro Shinzo Abe kaj usona prezidento Donald Trump en Vaŝingtono asertis, ke la artikolo 5 de la usona-japana sekureca traktato ampleksas la insularon Diaoyu.

Geng diris, ke la insularo Diaoyu kaj ĝiaj akcesoraj insuletoj estas parto de la ĉina teritorio. Ne gravas, kion iu ajn diras aŭ faras, ne povas esti ŝanĝita la fakto, ke la insularo Diaoyu apartenas al Ĉinio. Li aldonis, ke Ĉinio neniam ŝanceliĝos en sia decido kaj volo pri defendo de nacia suvereneco kaj teritoria integreco.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj lunde forte kondamnis la lastatempajn provpafojn de balistaj misiloj fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko, dirante, ke la provoj grave malobservis internacian devon de la Korea Demokratia Popola Respubliko sub la rezolucio de la Sekureca Konsilio de la UN.

La Sekureca Konsilio unuanime kondamnis misilajn provojn de la lando en la 11a de februaro 2017 kaj la 19a de oktobro 2016 dum fermita kunveno de la Sekureca Konsilio lunde posttagmeze. Vlodymyr Yelchenko, konstanta reprezentanto de Ukrainio al la UN, kiu estas deĵoranta prezidanto de la konsilio por februaro, voĉlegis gazetaran deklaron post la kunveno.

La deklaro diris, ke la membroj de la Sekureca Konsilio bedaŭras ĉiujn balist-misilajn aktivecojn de la Korea Demokratia Popola Respubliko, inkluzive de tiuj provpafoj, ĉar tiaj aktivecoj helpas al la lando disvolvi la portosistemon de nukleaj armiloj kaj plialtigas streĉecon.

La deklaro aldonis, ke la membroj de la Sekureca Konsilio plu bedaŭras, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko deturnas siajn resursojn al la serĉado de balistaj misiloj, dum ĝiaj civitanoj ne povas kontentigi multajn siajn bezonojn.

Dimanĉe la Korea Demokratia Popola Respubliko deklaris sukcesan provpafon de la balista misilo. Lunde en Pekino, Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke Ĉinio kontraŭstaras al la provpafo de balista misilo fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko, kiu malobeis koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN. Ĉinio vokas ĉiujn flankojn sin deteni kaj kune konservi pacon kaj stabilecon de la regiono.

Ĉinio planas ĵeti sian unuan kargokosmoŝipon per la raketo Changzheng-7 Y2 en aprilo de la kuranta jaro.

La Ĉina Oficejo pri Homloĝata Kosmoŝipo diris, ke la kargokosmoŝipo Tianzhou-1, kiu foriris el Tianjin, norda Ĉinio en la 5a de februaro, atingis la kosmodromon Wenchang en la suda provinco Hainan lunde por muntado kaj testo.

Tianzhou-1 konsistanta el kargokajuto kaj propulsa kajuto, la unua kargokosmoŝipo sendepende farita de Ĉinio, havas ekflugan pezon de ĉirkaŭ 13 tunoj, ses tunoj da kiu estas utila ŝarĝo. Ĝi povas resti tri monatojn en la kosmo.

Ĝi kapablas kupliĝi kun la spaclaboritorio Tiangong-2 kaj reprovizi ĝin krom efektivigi eksperimentojn kaj provojn.

Ĉinio lunde alvokis internacian kunlaboron por protekti infrastrukturon en landoj laŭ la Zono kaj Vojo kontraŭ teroristaj atakoj.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj, diris en publika debato okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN pri protekto de ŝlosila infrastrukturo kontraŭ teroristaj atakoj, ke la iniciato de Ĉinio pri la Zono kaj Vojo prenas infrastrukturan interligon kiel prioritaton de kunlaboro por helpi la landojn laŭ la vojo plibonigi sian infrastrukturon, realigi reciprokprofitan kungajnan kunlaboron kaj sinkronigi disvolvadon por profitigi ĉiujn.

La Sekureca Konsilio lunde unuanime adoptis la rezolucion 2341, alvokantan membroŝtatojn konsideri ellaboron aŭ plibonigon de siaj strategioj por redukti riskojn de teroristaj atakoj al ŝlosila infrastrukturo.

Liu diris, ke ĝis nun, pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj aliĝis al la iniciato de la Zono kaj Vojo, kaj Ĉinio esperas plifortigi kunlaboron en la kampoj, ekzemple divido de informoj, pritakso de riskoj kaj komuna leĝplenumo per duflankaj kaj plurflankaj kanaloj por efike protekti interligajn projektojn kaj translandan infrastrukturon kontraŭ teroristaj atakoj kaj certigi la sendanĝerecon kaj sekurecon de konstruado de la Zono kaj Vojo.

Usono lunde aplikis sankciojn kontraŭ venezuela vicprezidento Tareck El Aissami pro grava rolo en internacia narkotaĵa komerco.

En deklaro, la usona Financa Ministerio ankaŭ enskribis venezuelan nacianon en Usono Samark Jozefo Lopez en nigran liston, kiel ĉefan helpanton de El Aissami.

La deklaro diris, ke ĉiuj aktivoj posedataj de tiuj individuoj sub la usona jurisdikcio estas frostigitaj, kaj usonaj civitanoj estas ĝenerale malpermesitaj al partopreno en transakcioj kun ili.

John Smith, altranga oficialulo el la Financa Ministerio, diris, ke la agado estas la kulmino de multjara esploro laŭ la akto Kingpin pri grava narkotaĵa komerco en Venezuelo kaj pruvas, ke potenco kaj influo ne povas protekti tiujn, kiuj partoprenas en kontraŭleĝaj aktivecoj.

El Aissami estis nomumita kiel plenuma vicprezidento de Venezuelo en januaro 2017. Li antaŭe servis kiel estro de la ŝtato Aragua kaj venezuela ministro pri internaj aferoj kaj justico.

La oficejo de speciala sendito de la Unuiĝintaj Nacioj al Sirio anoncis lunde, ke nova pacintertraktado pri Sirio komenciĝos laŭplane en Ĝenevo en la 23a de februaro, kaj rivalaj delegacioj atingos la svisan urbon en la 20a de februaro aŭ pli frue.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin