Novaĵoj (Februaro 15)

(GMT+08:00) 2017-02-15 17:01:16     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15 de februaro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio volas helpi Filipinojn trafitajn de tertremo; ĉefo de la UN intencas nomumi francan diplomaton nova estro pri packonservado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio marde proponis helpi Filipinojn, post kiam tertremo trafis sudan provincon de la lando en la lasta semajno.

Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en regula gazetara konferenco, ke la Ĉina Societo de la Ruĝa Kruco liveros 50 000 usonajn dolarojn al Filipinoj por mildigo de la katastrofo, kaj ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi jam esprimis simpation al sia filipina paralelulo.

Geng diris, ke Ĉinio kredas, ke Filipinoj venkos siajn malfacilojn kaj renormaliĝos el la tertremo en frua dato.

Laŭ raportoj, ok homoj estis mortigitaj en 6,7-magnituda tertremo proksime al la urbo Surigao en sudaj Filipinoj vendrede vespere.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde anoncis, ke li intencas nomumi Jean-Pierre Lacroix, francan diplomaton, ĝenerala vicsekretario por packonservaj agadoj dum unu jaro.

Lacroix, 56-jara, enoficiĝos en la 1a de aprilo 2017 post la eksiĝo de sia antaŭulo Herve Ladsous. Lacroix estas direktoro pri la UN kaj internaciaj organizoj en la franca Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

En deklaro, Guterres anoncis ankaŭ, ke ĝenerala vicsekretario de la UN pri politikaj aferoj Jeffrey Feltman restos sur la posteno por alia jaro ĝis la 1a de aprilo 2018. Feltman, usona diplomato, prenis sur sin la oficon en 2012.

La du postenoj de ĝenerala vicsekretario estas inter la plej gravaj kaj altrangaj pozicioj de la UN. Ili estas delonge tenataj de Francio kaj Usono, du konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio.

En la deklaro, Guterres ankaŭ anoncis la starigon de teamo de interna revizio por persisti en la paca kaj sekureca strategio, funkciado kaj arkitekturo de la UN.

La teamo submetos rekomendojn en junio 2017 por komenci procezon de konsiliĝo kun la membroŝtatoj kaj preni konvenan agadon por reformi sekcion de la UN pri paco kaj sekureco.

Brita ĉefministro Theresa May formale rifuzis peticion lunde subskribitan de preskaŭ 2 milionoj da homoj dezirantaj nuligon de la proponita ŝtata vizito de usona prezidento Donald Trump al Britio.

La petskribintoj diris, ke la ŝtata vizito de Trump, kiu koncernos ŝtatan bankedon, embarasos reĝinon Elizabeth.

Oficialuloj de la brita parlamento planas okazigi debaton pri la peticio de deputitoj en la venonta semajno, kiam la du ĉambroj de la parlamento estos denove malfermitaj post paŭzo.

En sia oficiala respondo al la peticio, la registaro de May agnoskis la fortajn opiniojn de tiuj, kiuj subtenis la peticion, sed ĝi aldonis, ke Trump devas montri la plenan ĝentilecon de ŝtata vizito.

Eĉ se parlamentanoj voĉdone subtenas la petskribintojn, estas neniu bezono, ke May aŭ ŝia registaro akceptu ilian decidon.

En sia respondo, la registaro diras, ke ĝi kredas, ke la usona prezidento montros la plenan ĝentilecon de ŝtata vizito.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, lunde diris, ke la Kremlo ne volas komenti rezignon de Micheal Flynn, konsilisto de usona prezidento Donald Trump pri nacia sekureco.

Laŭ raporto de la rusa novaĵ-agentejo, tiutage Peskov diris al amaskomunikiloj, ke la rezigno de Flynn estas interna afero de Usono kaj la registaro de Trump, sed ne tiu de Rusio.

Peskov respondis demandojn pri rusa-usonaj rilatoj kaj diris, ke ankoraŭ ne estas tempo por restarigi rusa-usonajn rilatojn, ĉar la teamo de Trump ankoraŭ ne plene formiĝis. Li diris ankaŭ, ke ankoraŭ ne estis atingita interkonsento pri la dato kaj loko de intervidiĝo de dulandaj prezidentoj, tamen la rusa ministro pri eksterlandaj aferoj kaj usona ŝtatsekretario faros interparolon en proksima estonteco.

Marde en Riado saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud diskutis kun turka prezidento Recep Tayyip Erdogan pri regionaj demandoj.

Erdogan lunde atingis Saud-Arabion por oficiala vizito al la lando, celante akceli duflankajn rilatojn kaj kunlaboron.

La vizito estis parto de lia vojaĝo al Golfa Kunlabora Konsilio, kiu komenciĝis en Barejno kaj finiĝos en Kataro.

Antaŭ sia golfa vojaĝo en Barejno dimanĉe, Erdogan diris, ke la turka armeo kaj ĝiaj siriaj ribelulaj aliancanoj eniris la centron de al-Bab, la lasta fortikaĵo de la Islama Ŝtato en la norda siria provinco Alepo.

Erdogan ankaŭ alvokis por starigo de sekura zono en norda Sirio por loĝigi delokitajn homojn en la daŭranta milito.

La saud-arabia reĝo vizitis Turkion en 2016, kaj tiam Erdogan premiis lin por malofta honoro, la Ordeno de Ŝtato. Poste Turkio komencis gastigi saud-arabiajn militaviadilojn en sia aerbazo Incirlik, kaj tio estis rigardata kiel parto de la koalicio gvidata de Usono kontraŭ la Islama Ŝtato.

La 14a de februaro estis la 28-a datreveno de la retiro de la soveta armeo el Afganio. Tiutage afgana prezidento Ashraf Ghani faris parolon kaj vokis la organizon Talibano ĉesigi militan konflikton kaj rapide aliĝi al paca procezo.

Ghani diris, ke afganoj devas reveni al sia hejmloko, kaj gvidantoj de Talibano en fremdaj landoj devas rapide ĉesigi militan konflikton kaj digne vivi en sia patrolando.

Laŭ raporto de afganaj amaskomunikiloj, lastatempe afgana sekureca situacio ne estis kontentiga, kaj la parolado de Ghani eble havas rilaton kun Talibano, kiu rifuzis partopreni en paca intertraktado.

La jordania ŝtata novaĵ-agentejo Petra raportis, ke Jordanio kaj Libano marde ripetis la bezonon daŭrigi batalhalton en Sirio per internaciaj klopodoj.

Dum renkontiĝo inter jordania reĝo Abdullah II kaj libana prezidento Michel Aoun en Amano, la du gvidantoj esploris la influon de akcepto de granda nombro da siriaj rifuĝintoj en la du landoj.

Pri terorismo, la du flankoj emfazis la bezonon intensigi klopodojn sur regionaj kaj internaciaj niveloj por bato kontraŭ radikalaj grupoj.

Tiurilate, la du gvidantoj alvokis pli da arabaj agadoj por trakti kaŭzojn de maltrankvilo pri la araba mondo.

Emfazante la gravecon de la okazonta araba pintkunveno, ili substrekis la neceson unuigi arabajn klopodojn kaj antaŭenigi kunordigon por trakti reciprokajn defiojn.

La libana prezidento esprimis subtenon al la rolo de Jordanio en realigo de paco en Mez-Oriento kaj laŭdis la klopodojn de Jordanio por bato kontraŭ terorismo kaj liverado de humanitara helpo al la rifuĝintoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin