Novaĵoj (Februaro 16)

(GMT+08:00) 2017-02-16 17:16:57     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16 de februaro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio oponas ĉiujn damaĝojn al ĉinaj suvereneco kaj sekureco; ĝenerala sekretario de la UN urĝas politikan solvadon de mezorienta krizo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en gazetara konferenco, Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio respektas kaj protektas liberecon de ĉiuj landoj pri navigado kaj transflugado en la Suda Ĉina Maro laŭ la internacia leĝo, sed Ĉinio oponas ĉiujn damaĝojn al ĉinaj suvereneco kaj sekureco.

Iu raportisto demandis, kiel Ĉinio respondos al tio, ke laŭraporte, la usona mararmeo sendos batalgrupon de la aviadilŝipo Carl Vinson CVN-70 al la Suda Ĉina Maro por plenumi agadon por protekti liberecon de navigado?

Geng diris, ke Ĉinio havas nekontesteblan suverenecon super insuloj en la Suda Ĉina Maro, respektas kaj protektas liberecon de ĉiuj landoj pri navigado kaj transflugado en la Suda Ĉina Maro laŭ la internacia leĝo, sed ĝi oponas ĉiujn damaĝojn al ĉinaj suvereneco kaj sekureco.

En la sama tago, Geng Shuang respondis demandon pri raportoj de amaskomunikiloj pri murdo de Kim Jong Nam, dirante, ke Ĉinio rimarkis koncernajn raportojn kaj atenteme observas disvolviĝon de la okazaĵo.

Tiutage en gazetara konferenco Geng diris, ke la murdo okazis en Malajzio kaj koncernaj departementoj de la lando enketas pri tio.

Abdel Fattah al-Sisi merkrede renkontiĝis kun vizitanta ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Geteres. Ili diskutis pri regionaj tiklaj demandoj. Guteres diris, ke la mezorienta krizo bezonas serĉi politikan solvon.

Guteres diris poste en gazetara konferenco, ke repacigo estas la sola elirejo por solvado de la palestina-israela demando, kaj ne estas alia plano krom la du-ŝtata solvo, kaj la internacia komunumo devas plenforte defendi la du-ŝtatan solvon.

Guteres diris ankaŭ, ke oni devas serĉi politikan vojon por solvi la krizon alfrontatan de Mezoriento. Li emfazis la decidemon de la UN antaŭenigi la pacan intertraktadon inter ĉiuj partioj de Sirio en Ĝenevo kaj nacian repacigon de Irako.

Li vokis al ĉiuj landoj en Mezoriento fortigi kunlaboron kaj krei kondiĉojn por ke Jemeno kaj Libio venku krizojn.

Usona prezidento Donald Trump diris merkrede, ke se Israelo kaj Palestino volus, li subtenus ambaŭ solvojn unu-ŝtatan kaj du-ŝtatan al la paco inter Israelo kaj Palestino. Tiu ĉi sinteno signifas rezignon pri la du-ŝtata solvo subtenata de antaŭaj kelkaj registaroj de Usono.

Trump faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun vizitanta israela ĉefministro Benjamin Netanyahu. Li diris, ke li povas akcepti solvojn akcepteblajn al ambaŭ flankoj, ĉar iu ajn solvo estas senproblema por li.

Trump diris ankaŭ, ke Usono plenforte klopodos kunhelpi al Israelo kaj Palestino atingi pacan interkonsenton, tamen la du flankoj devas okazigi rektan intertraktadon kaj kompromisi unu al la alia. Li urĝis Netanyahu sin deteni pri konstruado de judaj setlejoj.

Netanyahu respondis, ke li opinias, ke la demando pri judaj setlejoj ne estas kerna demando nek la ĉefa faktoro, kiu intensigas la konflikton, kaj tiu ĉi demando devas esti solvita en paca intertraktado.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko diris, ke la lando oponas lastatempan deklaron de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu kondamnis la misilan provpafon de la Korea Demokratia Popola Respubliko. La proparolanto diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko altigis sian batalkapablon de nukleaj armiloj por reagi al la minaco de nuklea milito el Usono kaj ĝiaj sekvantoj, defendi nacian suverenecon kaj la rajton pri rezistado de la nacio kaj prtotekti pacon de la Korea Duoninsulo kaj la regionan stabilecon.

La Eŭropa Parlamento kunvenis merkrede por sia plena sesio en Strasburgo kaj voĉdone aprobis la Ampleksan Ekonomian kaj Komercan Interkonsenton inter la Eŭropa Unio kaj Kanado, kiu celas pliigi fluojn de komerco kaj investo inter la du partioj.

La vasta komerca interkonsento, aprobita per 408 pozitivaj voĉoj kontraŭ 254 negativaj, kun 33 sindetenoj, malŝlosos komercon inter la EU kaj Kanado per forigo de tarifoj sur plejparto da varoj kaj servoj kaj ankaŭ malfermo de la kanada merkato de publika aĉetado.

Raportanto de la Eŭropa Parlamento pri la Ampleksa Ekonomia kaj Komerca Interkonsento Artis Pabriks, kiu estis ankaŭ membro de la Eŭropa Parlamento el Latvio, diris post la voĉdono, ke per adopto de la interkonsento, ili preferas malfermon kaj kreskon kaj altajn normojn ol protektismon kaj stagnon.

Lokaj amaskomunikiloj kaj oficialuloj diris, ke almenaŭ du homoj estis mortigitaj kaj 18 aliaj inkluzive de kvar juĝistoj estis vunditaj, kiam suicida bombatako trafis registaran veturilon portantan juĝistojn en la urbo Peŝavaro, nordokcidenta Pakistano, merkrede posttagmeze.

Altranga inspektoro de la loka polico Tahir Khan konfirmis la eksplodon, dirante, ke la suicida atakanto rapide puŝis sian veturilon ŝarĝitan per eksplodaĵo al la veturilo portanta kvin civilajn juĝistojn en la regiono Hayyatabad de Peŝavaro, la ĉefurbo de la nordokcidenta provinco Khyber Pakhtunkhwa.

Khan diris, ke la juĝistoj estis sur la vojo de hejmenreveno el justica domo, kiam ilia veturilo estis atakita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin