Sinmortiga atako mortigis 72 homojn en suda Pakistano

(GMT+08:00) 2017-02-17 14:15:03     Redaktoro:Yu Rongkang

Polico de la pakistana suda provinco Sindh diris, ke la suicida atako, kiu okazis ĵaŭde vespere en iu sanktejo en la regiono Sehwan, mortigis 72 homojn kaj vundis pli ol 200 aliajn.

Loka oficialulo pri sano diris, ke la mortintoj kaj vunditoj inkluzivas multajn virinojn kaj infanojn. Pro granda nombro da vunditoj, la regiono sendis helikopterojn por transigi parton de la vunditoj al Hyderabad kaj Karaĉio. Stabestro de la pakistana terarmeo ordonis sendi armeanojn kaj paramilitistojn al la okazejo por helpado. La milita hospitalo en Hyderabad estas en urĝa stato.

Altranga oficiro el polico de la regiono Sehwan diris, ke suicida atakanto enŝteliĝis en la sanktejon kaj detonaciigis kunportitan eksplodaĵon.

Pakistana ĉefministro Nawaz Sharif forte kondamnis la atakon kaj ordonis departementojn pri sano plenforte savi la vunditojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin