Renkontiĝis ministroj pri eksterlandaj aferoj el Ĉinio kaj Indonezio

(GMT+08:00) 2017-02-20 14:43:25     Redaktoro:Shanshan

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia indonezia kolego Retno Marsudi en la intertempo de la kunveno de ministroj pri eksterlandaj aferoj de Grupo 20 en la germana urbo Bonno antaŭ nelonge

Wang diris, ke en la pasinta jaro en la ĉina urbo Hangzhou, ĉina prezidanto Xi Jinping refoje renkontiĝis kun indonezia prezidento Joko Widodo, kaj ili atingis novajn gravajn konsentojn pri pliprofundigo de la dulandaj rilatoj. Ĉinio kaj Indonezio estas ampleksaj strategiaj partneroj. En la nova situacio, Ĉinio volas efektivigi la komunajn konsentojn de la du ŝtatestroj kune kun Indonezio, striktigi interŝanĝon kaj kunlaboron kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la dulanda kompleta strategia partnereco.

Retno diris, ke rilatoj inter Indonezio kaj Ĉinio bone disvolviĝas. Indonezio havas fortan volon ĉiuflanke disvolvi la dulandajn rilatojn. Ĝi volas profundigi la nunan dialogan sistemon, pli bone integrigi la indonezian strategion Tutmonda Mara Apogpunkto kun la ĉina iniciato Zono kaj Vojo, plialtigi kvaliton kaj nivelon de la duflanka kunlaboro en investo, agrikulturo, maro kaj aliaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin