Kunveno de KPĈ diskutis pri skizo de raporto de registara laboro

(GMT+08:00) 2017-02-21 20:38:08     Redaktoro:Yu Rongkang

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde prezidis kunvenon, kiu diskutis pri skizo de raporto de registara laboro.

La kunveno, kiun ĉeestis membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato, diskutis pri skizo de la raporto, kiu estos submetita al la venonta kvina sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso.

La marda kunveno ankaŭ ekzamenis specialan raporton pri inspektado super centraj partiaj kaj registaraj aŭtoritatoj kaj alian dokumenton pri kampanjo de partia edukado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin