Ĉina sendito pri siria demando vizitis Iranon

(GMT+08:00) 2017-02-22 14:32:59     Redaktoro:Yu Rongkang

Xie Xiaoyan, speciala sendito de Ĉinio pri la siria demando, marde vizitis Iranon. Li renkontiĝis respektive kun Hossein Jaberi Ansari, irana vicministro pri eksterlandaj aferoj, kiu respondecas pri mezorientaj aferoj, kaj Irani, estro de la mez-orienta kaj nord-afrika sekcio de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj. La du flankoj interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Sirio, la ĝeneva intertraktado kaj la politika procezo de Sirio. Li ankaŭ estis intervjuita de ĉinaj kaj iranaj raportistoj en tiu tago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin