"Tajvana sendependeco" grave minacas pacon de du bordoj de Tajvana Markolo

(GMT+08:00) 2017-02-22 15:18:49     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina ĉeftero diris merkrede, ke paca disvolvado de rilatoj inter la du bordoj de la Tajvana Markolo estas la fundamenta garantio de paco kaj stabileco de la du bordoj, dum secesiaj fortoj de "tajvana sendependeco" kaj iliaj aktivecoj estas la plej grandaj minacoj.

Komentante la lastatempan militan ekzercadon de Tajvano, kiu simulis "senkapigan atakon" de la ĉeftero, An Fengshan, proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Tajvanaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, "Se vi ne serĉus 'tajvanan sendependecon', kion vi devus timi?"

Li diris, ke la ĉeftero ĉiam klopodas defendi pacan disvolvadon de rilatoj inter la du bordoj kaj pacon kaj stabilecon de la du bordoj. Li aldonis, ke la ĉeftero antaŭenigas la nacian defendon kaj armean disvolvadon por la sekureco de nacia suvereneco kaj teritoria integreco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin